The Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net


Title: La Tronpretendantoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: August 29, 2008 [EBook #26480]

Language: Esperanto

Character set encoding: ISO-8859-1

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ ***











Henrik Ibsen

LA TRONPRETENDANTOJ

(Kongs-emnerne)

1864

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s




LA TRONPRETENDANTOJ


ROLOJ:

  HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo
  INGA EL VARTEJG, lia patrino
  SKULE JARLO
  SINJORINO RAGNHILD, lia edzino
  SIGRID, lia fratino
  MARGRETE, lia filino
  GUTORM INGASON
  SIGURD RIBBUNG
  NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo
  DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon
  IVAR BODDE, kortega pastro
  VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano)
  GREGORIUS JONSSON, vasalo
  PÅL FLIDA, vasalo
  INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband
  PETER, sxia filo, juna pastro
  SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas
  MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto
  JATGEJR SKALDO, Islandano
  BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo
  KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros
  KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ
  GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ
  MILITISTARO k. t. p.



La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.


_å_ prononcigxas kiel Esperanta _o_.



Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_.
Frato de regxo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo
cxe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) =
parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana
milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg,
filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio,
kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta
parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando
oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, cxe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" -- insulo en la fjordo cxe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) -- La unua regxo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes -- terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros.

  Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling Skakke
  Regxo Sverre Sigurdsson 1184-1202
  Regxo Håkon Sverrisson 1202-1204
  Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard
  Regxo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule Bårdsson
  Regxo Håkon Håkonsson 1217-1263




UNUA AKTO


(Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo,
la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras
_Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj
pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras _Skule
jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la
jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas _Sigurd Ribbung_ kun sia
sekvantaro, kaj pli malantauxe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj
estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la
homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre
en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo
atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de
fore kaj de proksime.)

SKULE JARLO

(mallauxte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas
tiel longe tie interne?

GREGORIUS JONSSON

Silente; nun komencigxas la himno.

(De interne de la fermita pregxejo auxdigxas sono de trombonoj:)

HXORO DE MONAHXOJ KAJ MONAHXINOJ

_Domine coeli_ k.t.p.

(Dum la kanto la pregxeja pordo malfermigxas de interne; en la
antauxa halo vidigxas _episkopo Nikolas_ cxirkauxita de _pastroj_
kaj _monahxoj_.)

EPISKOPO NIKOLAS

(tretas antauxen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun
Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon
regxpretendanto!

(La pregxejo denove fermigxas; interne la kanto dauxras.)

GREGORIUS JONSSON

(mallauxte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas
gxusta.

SKULE JARLO

(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.

IVAR BODDE

(kaptas la brakon de _Håkon_) Pregxu al la Sinjoro via Dio, Håkon
Håkonsson.

HÅKON

Ne bezonigxas; mi estas certa pri li.

(La kanto de la pregxejo sonas pli forte; cxiuj nudigas la kapojn
kaj multaj genuas kaj pregxas.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo) Tiu cxi estas grava horo por vi kaj por multuloj.

SKULE JARLO

(rigardas atente al la pregxejo) Grava horo por Norvegio.

PÅL FLIDA

(proksima al la jarlo) Nun sxi tenas la rugxan feron.

DAGFINN BONDE

(proksima al Håkon) Ili alvenas laux la pregxeja elirejo.

IVAR BODDE

Kristo sxirmu viajn purajn manojn, Inga regxpatrino!

HÅKON

Por tiu cxi momento sxi estu honorata mian tutan vivon.

SKULE JARLO

(kiu strecxe auxskultis, subite ekparolas) Cxu sxi kriis? Cxu sxi
faligis la feron?

PÅL FLIDA

(iras supren) Mi ne scias kio estis.

GREGORIUS JONSSON

La virinoj ploras lauxte en la antauxhalo.

HXORO EL LA PREGXEJO

(ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_

(La portalo ekmalfermigxas; _Inga_ elvenas, akompanata de
_monahxinoj, pastroj_ kaj _monahxoj_.)

INGA

(sur la pregxeja sxtuparo) Dio jugxis! Vidu tiujn cxi manojn; per ili
mi portis la feron.

VOCXOJ INTER LA POPOLAMASO

Ili estas puraj kaj blankaj kiel antauxe!

ALIAJ VOCXOJ

Ecx pli belaj!

LA TUTA HOMA ARO

Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!

HÅKON

(cxirkauxbrakas sxin) Dankon, dankon, vi alte benata!

EPISKOPO NIKOLAS

(preterpasas la jarlon) Malsagxe estis efektivigi la rugxferan
fajropruvon.

SKULE JARLO

Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu cxi afero.

HÅKON

(profunde tusxita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita,
tio al kio cxiu talento en mi lauxte alvokis, -- tio sub kio mia koro
tordis kaj turnis sin --

DAGFINN BONDE

(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu
nun, vi, kiuj estas cxi tie! Kiu dubis pri sxia vorto, antaux ol iuj
bezonis ke oni dubu?

PÅL FLIDA

La dubo flustris en cxiuj cxambretoj ekde la momento kiam Håkon
tronpretendanto kiel infano portigxis en la kortegon de regxo
Inge.

GREGORIUS JONSSON

Kaj lastan vintron gxi kreskis al krio, kaj sonis super la lando
norde kaj sude; tion mi opinias ke cxiu ajn povas atesti.

HÅKON

Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj
de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu
alia regxe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo
mian naskigxon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson,
preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi cxi tie esplori pli
proksime, kiu nutris la dubon kaj faris gxin lauxtvocxa, kiel la
parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub
gxi. Mi estis regxe elektita ekde la infaneco, sed povran regxan
honoron oni atestis al mi, ecx _tie_ kie oni opinius, ke mi plej
sekure kuragxus atendi gxin. Mi nur memorigas lastan pentekostan
dimancxon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la
cxefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti,
kiel estas la kutimo saluti regxojn. Tamen tiajxojn mi facile
tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj gxin mi
devus haltigi.

DAGFINN BONDE

Bone povas esti por regxoj auxskulti al sagxaj konsiloj; sed se
_mia_ konsilo estus auxskultita en tiu cxi afero, tiam ne estus per
rugxa fero, sed per malvarma sxtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la
rajton inter si kaj siaj malamikoj.

HÅKON

Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon.

SKULE JARLO

(kun subtila rideto) Regxa malamiko estas oportune nomi cxiun, kiu
kontrauxas la regxan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la
regxo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la
regxa nomo.

HÅKON

Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni cxi tie pritraktadus,
povus okazi, ke mi ne acxetus gxin tiel kare; sed ni devas rigardi
pli alten; cxi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte
kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, -- mi sole estas
tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en cxi tiuj
tempoj; -- regxa naskigxo generas regxan devon --

SKULE JARLO

Trovigxas pluruloj cxi tie, kiuj donas al si mem tian belan
ateston.

SIGURD RIBBUNG

Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis regxo Magnus
Erlingsson --

HÅKON

Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de regxo Magnus; sed
la plimulto neas tion, kaj gxis nun neniu portis la fajropruvon por
tiu pretendo.

SIGURD RIBBUNG

La Ribbungoj elektis min regxo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn
Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi regxan nomon.

HÅKON

Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis
minace progresi.

GUTORM INGASON

Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi --

DAGFINN BONDE

Sed ne en rekta linio viron post viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.

GUTORM INGASON

Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis legxe elektita
regxo super Norvegio.

HÅKON

Cxar trovigxis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo.
De la tago, kiam _tio_ evidentigxis, Inge estris la regnon, kiel
kuratoro por mi, ne alicele.

SKULE JARLO

Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis regxo
kun cxiu legxa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton
havas, povas esti suficxe vera; cxar li naskigxis nelegitime; sed mi
estas la legitime naskita frato de regxo Inge, kaj la legxo estas por
mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.

DAGFINN BONDE

Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la
parencaran posedajxon, sed cxiujn posedajxojn kiujn Håkon Sverrisson
postlasis.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne cxion, bona Dagfinn. Honoru la veron: -- regxo Håkon retenis
brocxon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.

HÅKON

Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havajxojn.
Kaj nun, vasaloj kaj legxistoj, Vi pregxejaj fratoj kaj estroj kaj
hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite
estas. Kun ligitaj manoj mi sidis gxis cxi tiu tago; mi pensas, ke
neniu viro volas mallauxdi, ke mi sopiras malligi ilin.

SKULE JARLO

Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.

HÅKON

(atentigxas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?

SKULE JARLO

Mi pensas, ke cxiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri.
Ni cxiuj estis same strecxe ligitaj; cxar neniu el ni sciis kiom
foren lia rajto valoris.

EPISKOPO NIKOLAS

Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la
lando; sed nun faru verdikton la legxo de sankta regxo Olaf.

DAGFINN BONDE

(duonlauxte) Novaj ruzajxoj!

(La viroj de _Håkon_ arigas sin.)

HÅKON

(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn pasxojn al la _jarlo_) Mi
volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian
alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio,
ke la regna kunsido devu doni legxan forton al la elekto de mi kiel
regxon, kio jam okazis en Eyrating antaux ses jaroj.

PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD

Ne, ne, -- ni neas!

SKULE JARLO

Tia neniam estis la penso, kiam decidigxis havi regnan kunsidon cxi
tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraux ne gajnis la regnon, sed nur
pruvis Vian rajton hodiaux, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj,
kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi --

HÅKON

(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi
senrajte portis nomon de regxo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen
rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.

SKULE JARLO

Neniel. Iu devis porti la nomon de regxo, kiam mia frato estis
mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via
pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaux ol ni aliuloj
povis antauxenigi niajn postulojn.

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi
la regxan potencon sed ne posedan rajton.

SKULE JARLO

Vi havis cxiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason
kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj
nun la legxo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por
cxiuj tempoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.

SKULE JARLO

Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaux pli ol unu fojon
proponitaj dum tiuj cxi jaroj, sed cxiam io intervenis. Kaj, sinjoro
Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua
regxa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun
farigxu?

DAGFINN BONDE

(incitita) Tiru glavon, regxanoj, kaj lasu _gxin_ dividi!

MULTAJ EL LA HIRDO

(sturmas antauxen) Frapu per glavoj la malamikojn de la regxo.

SKULE JARLO

(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin
for.

HÅKON

(retenas la siajn) Eningu la glavon cxiu viro, kiu gxin tiris! Ingu
la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por
mi per tia impeto.

SKULE JARLO

Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon
Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montrigxis, kion Vi devos
fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.

HÅKON

(post mallonga pripensado) Jes -- mi tion vidas. (prenas _Inga_ per
la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras cxe li) Torkell,
vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu cxi tiun virinon
hejmen al via logxejo, kaj estu bona al sxi; -- sxi estis ege kara al
Håkon Sverrisson. -- Dio benu vin, mia patrino, -- mi devas iri al
regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun
_Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antauxen tretas kaj diras
klare) La legxo verdiktu; nur gxi. Vi Birkibejnoj, kiuj cxeestis en
Eyrating, kaj elektis min regxo, Vi estas nun liberigitaj de la
jxuro, kiun Vi jxuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia
marsxalo; mi ne volas kunveni kun marsxalo aux hirdo, ne kun regxanoj
aux kun aljxuritaj bataluloj; mi estas malricxa viro; mia tuta
heredajxo estas brocxo kaj tiu ora ringo; -- tio estas povra
posedajxo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi
aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por
stari antauxe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, --
_tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. -- Sonorigu por regna
kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la legxo de sankta regxo Olaf.
(Eliras kun siaj viroj maldekstren; sonigxas korno kaj trumpeto tre
fore.)

GREGORIUS JONSSON

(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo
sxajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas gxoje kaj
esperplene.

SKULE JARLO

(kontente) Cxu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li
parolis? Bona estos la elekto cxu vi elektos lin aux min kiel
regxon.

GREGORIUS JONSSON

(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri cxiuj tiuj kiuj falos kun Via
afero.

SKULE JARLO

Jen mi staras sur la fundamento de legxo kaj juro; nun mi ne kasxas
min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)

EPISKOPO NIKOLAS

(rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordigxos, bona Dagfinn,
ordigxos; -- sed tenu la jarlon tre fore de la regxo, kiam li estos
elektita; -- nur tenu lin tre fore!

(Cxiuj eliras maldekstren malantaux la pregxejon.)


HALO EN LA REGXA KORTEGO


(Maldekstre antauxe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo;
fone pli granda pordo, kiu kondukas al la regxa halo. Apud la
fenestro staras tablo; cetere segxoj kaj benkoj.)

(_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda
pordo; _Sigrid_ baldaux sekvas.)

SINJORINO RAGNHILD

Enen cxi tie.

MARGRETE

Jes, cxi tie estas plej mallume.

SINJORINO RAGNHILD

(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la
Tingejo.

MARGRETE

(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaux la pregxejo ili cxiuj
estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio,
kio tiros tiom multe post si.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu morgaux regos cxi tie en la halo?

MARGRETE

Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.

SINJORINO RAGNHILD

Gxi devus veni; stari kiel regxa kuratoro ne estis suficxa tasko por
_li._

MARGRETE

Jes -- gxi devis veni; la nura regxa nomo ne estus suficxa por
li.

SINJORINO RAGNHILD

Pri kiu vi parolas?

MARGRETE

Pri Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Mi parolis pri la jarlo.

MARGRETE

Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, -- gxuste kiel lupo en
kateno.

MARGRETE

Jes vidu --! Li interplektas la manojn antaux si sur la glavsupro,
kaj ripozas la mentonon sure.

SINJORINO RAGNHILD

Li mordas siajn lipharojn kaj ridas --.

MARGRETE

Kiel acxe li ridas.

SINJORINO RAGNHILD

Li scias, ke neniu volas antauxenigi lian pretendon; -- estas _tio_,
kio malicigas lin. -- Kiu estas tiu legxisto, kiu nun parolas?

MARGRETE

Estas Gunnar Grjonbak.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu li estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne, li certe estas por la regxo --

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas sxin) Por kiu estas li, vi diras?

MARGRETE

Por Håkon Håkonsson.

SINJORINO RAGNHILD

(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason,
-- lin mi ne vidas.

MARGRETE

Malantaux siaj viroj, _tie_ plej malsupre -- en piedlonga
mantelo.

SINJORINO RAGNHILD

Jes, tie.

MARGRETE

Aspektas kvazaux li hontas --

SINJORINO RAGNHILD

Estas pro sia patrino.

MARGRETE

Tiel ne faris Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiu parolas nun?

MARGRETE

(rigardas eksteren) Tord Skolle, legxisto de Ranagubernio.

SINJORINO RAGNHILD

Cxu _li_ estas por la jarlo?

MARGRETE

Ne -- por Håkon.

SINJORINO RAGNHILD

Kiel neskueble la jarlo sidas auxskultante.

MARGRETE

Håkon aspektas trankvil-silente -- sed tamen forte. (vigle) Se starus
cxi tie viro de fore veninta, li konus la du inter cxiuj la mil
aliuloj.

SINJORINO RAGNHILD

Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan segxon por Håkon --

MARGRETE

Pål Flida lokigas similan al gxi malantaux la jarlon --

SINJORINO RAGNHILD

La viroj de Håkon volas tion malhelpi!

MARGRETE

La jarlo firme tenas la segxon --!

SINJORINO RAGNHILD

Håkon parolas kolere al li -- (fugxas kun krio de la fenestro) Ho,
Jesuo Kristo! Cxu vi vidis la okulojn -- kaj la ridon --! Ne, tio ne
estis la jarlo!

MARGRETE

(kiu en timego sekvis sxin) Ankaux ne Håkon! Nek la jarlo nek
Håkon!

SIGRID

(cxe la fenestro) Ho acxe, acxe!

MARGRETE

Sigrid!

SINJORINO RAGNHILD

Cxu vi estas cxi tie?

SIGRID

Tiel profunden ili devas preni la vojon laux desube, por gajni al la
regxa segxo.

MARGRETE

Ho, pregxu kun ni, ke cxio turnigxu al la plej bona.

SINJORINO RAGNHILD

(pala kaj konsterne al _Sigrid_) Cxu vi vidis lin --? Cxu vi vidis
mian edzon --? La okulojn kaj la ridon, -- mi ne rekonus lin.

SIGRID

Cxu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SINJORINO RAGNHILD

(mallauxte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SIGRID

Cxu li ridis kiel Sigurd?

SINJORINO RAGNHILD

Jes, jes!

SIGRID

Do ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

(kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata regxo!
Difektigxas lia animo, se li ne farigxos la plej elstara viro en la
lando!

SIGRID

(pli forte) Sekve ni cxiuj devas pregxi!

SINJORINO RAGNHILD

Tsxsx, kio estas _tio_! (cxe la fenestro) Kiaj krioj! Cxiuj viroj
ekstaris; cxiuj standardoj kaj blazonoj svingigxas en la vento.

SIGRID

(kaptas sxian brakon) Pregxu, virino! Pregxu por via edzo!

SINJORINO RAGNHILD

Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu cxi lando!

SIGRID

(sovagxe) Neniun -- neniun! Alie li ne savigxos?

SINJORINO RAGNHILD

Li _devas_ havi la potencon. Cxio bona en li gxermos kaj floros, se
li ricevos gxin. -- Elrigardu, Margrete! Auxskultu! (retiras sin
pasxon malantauxen) Jen levigxas cxiuj manoj por jxuro!

MARGRETE

(auxskultas cxe la fenestro)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?

SIGRID

Pregxu!

MARGRETE

(auxskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)

SINJORINO RAGNHILD

(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonorigxas lauxte en korno
kaj trumpeto.)

SINJORINO RAGNHILD

Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?

(Mallonga pauxzo.)

MARGRETE

(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel
regxon.

(La muziko por la regxa procesio eksonas, unue mallauxte, poste
pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ krocxas sin plorante al
_Sigrid_, kiu silente kondukas sxin eksteren dekstre; _Margrete_
restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La regxaj
sxildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon,
kiu iom post iom plenigxas de la procesiantoj venantaj de la
Tingejo.)

HÅKON

(turnas sin cxe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj
vakson kaj silkon, -- pergamenon mi havas cxi ene. (iras vigle al la
tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi
estas regxo!

MARGRETE

Mi salutas mian sinjoron kaj regxon.

HÅKON

Dankon! -- (rigardas sxin, kaj prenas sxian manon.) Pardonu! Mi ne
pensis pri tio, ke ofendigxas Vi du.

MARGRETE

(tiras al si la manon) Ne ofendigxas mi, -- Vi certe estas regxe
naskita.

HÅKON

(vigle) Jes, cxu ne cxiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel
mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el cxio malbona? Jaragxa la
Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteracxo, kaj
meze inter tiuj, kiuj insidis kontraux mia vivo. En Nidaros mi
savigxis sendomagxa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj
mortigis tiomajn el niaj viroj, dum regxo Inge mem apenaux savis sin
sursxipen grimpante laux la ankrosxnurego.

MARGRETE

Vi spertis maldolcxan junecon.

HÅKON

(rigardas sxin skrutinie) Imagigxas al mi, ke Vi estus povinta fari
gxin pli milda.

MARGRETE

Mi?

HÅKON

Vi povus esti al mi bona edukfratino cxiujn tiujn jarojn, kiam ni
kreskis kune.

MARGRETE

Sed ne okazis tiel.

HÅKON

Ne -- tiel ne okazis; -- ni ja rigardis unu la alian, ambaux de sia
angulo, sed malofte ni kunparolis -- (senpacience) Kien li malaperis?
(_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!

(_Håkon_ eksidas cxe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas
_Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard
Veradal_.)

HÅKON

(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, cxu vi
scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimigxas) Estas al mia
patrino; mi dankas sxin por cxio bona, kaj kisas sxin mil fojojn --
jen en la letero, Vi komprenas. Sxi sendigxos orienten al
Borgarsyssel, kaj vivu tie kun regxa honoro.

SKULE JARLO

Vi ne volas reteni sxin en la regxa kortego.

HÅKON

Sxi estas tro kara por mi, jarlo; -- regxo ne devas havi cxe si iun,
kiu estas tro kara por li; regxo devas agi kun liberaj manoj, stari
sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en
Norvegio. (dauxrigas skribi)

VEGARD VERADAL

(mallauxte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio cxi pri
Inga regxpatrino.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi tuj konis Vin laux la konsilo.

VEGARD VERADAL

Sed nun pagon por pago.

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu. Mi tenos kion mi promesis.

HÅKON

(donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al
sxi kun multaj koraj salutoj --.

IVAR BODDE

(jxetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro -- jam hodiaux, Vi
skribas --!

HÅKON

Nun la vento estas favora; gxi blovas suden laux la fjordo.

DAGFINN BONDE

(malrapide) Memoru, sinjoro regxo, ke sxi kusxis la tutan nokton sur
la altarsxtupo en pregxo kaj fasto.

IVAR BODDE

Kaj certe sxi estas laca post la fajropruvo.

HÅKON

Vere, vere; -- mia bona kara patrino --! (pripensas) Jes, se sxi
estas tro laca, sxi atendu gxis morgaux.

IVAR BODDE

Via volo plenumigxos. (antauxenmetas alian pergamenon) Sed jen la
aliajxo, sinjoro.

HÅKON

La aliajxo? -- Ivar Bodde, mi ne povas.

DAGFINN BONDE

(montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion.

IVAR BODDE

Cxio peka estu rompota.

EPISKOPO NIKOLAS

(kiu intertempe proksimigxis) Ligu nun la manojn de la jarlo, regxo
Håkon.

HÅKON

(mallauxte) Cxu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi neniam acxetos pacon por la lando pli malkare.

HÅKON

Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)

SKULE JARLO

(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la regxo klinas al Vi la
orelon.

EPISKOPO NIKOLAS

Por Via avantagxo.

SKULE JARLO

Cxu tion Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Antaux vespero Vi dankos min. (Li malproksimigxas.)

HÅKON

(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.

SKULE JARLO

(legas; rigardas la regxon en surprizo, kaj diras duonlauxte:) Vi
rompas cxiun rilaton kun Kanga la juna?

HÅKON

Kun Kanga, kiun mi amis super cxio en la mondo. De hodiaux sxi neniam
estu renkontata sur la vojo de la regxo.

SKULE JARLO

Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon -- mi scias el mi mem, kiom
tio kostas --

HÅKON

For kiu ajn, kiu estas tro kara al la regxo. -- Kunligu la leteron.
(donas gxin al _Ivar Bodde_)

EPISKOPO NIKOLAS

(klinas sin super la segxon) Sinjoro Regxo, nun vi gajnis etapon al
la amikeco de la jarlo.

HÅKON

(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi
la plej bonan. Petu favoron, kaj gxi al vi donigxos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi volas?

HÅKON

Tion mi promesas al Vi je mia regxa vorto.

EPISKOPO NIKOLAS

Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.

HÅKON

Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas;
malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxa amiko devas esti regxe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi
konsilis, kaj vi estos sekura por cxiuj tempoj.

HÅKON

(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en
Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian regxan leteron pri
tio. (La episkopo malproksimigxas.)

SKULE JARLO

(proksimigxas al la tablo) Kion Vi jen skribas?

HÅKON

(etendas al li la folion) Legu.

SKULE JARLO

(legas kaj rigardas la regxon pripense) Vegard Veradal? En
Hålogalando?

HÅKON

En la norda regiono, kiu estas vakanta.

SKULE JARLO

Cxu Vi ne memoras, ke ankaux Andres Skjaldarband administras tie
norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; -- Andres Skjaldarband tenas
sin al mi --

HÅKON

(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du pacigxu plej
eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la
regxo kaj tiuj de la jarlo.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, tio cxi povus baldaux iri erarvoje! (proksimigxas en
maltrankvilo)

SKULE JARLO

Vi pensas profunde kaj sagxe, Håkon.

HÅKON

(varme) Skule jarlo, hodiaux mi prenis de Vi la regnon, -- sed lasu
vian filinon dividi gxin kun mi!

SKULE JARLO

Mian filinon!

MARGRETE

Dio!

HÅKON

Margrete, -- cxu Vi volas esti regxino?

MARGRETE

(silentas)

HÅKON

(prenas sxian manon) Respondu al mi.

MARGRETE

(mallauxte) Mi volonte estu Via edzino.

SKULE JARLO

(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.

HÅKON

Dankon!

IVAR BODDE

(al _Dagfinn_) Lauxdo al la cxielo; nun tagigxas.

DAGFINN BONDE

Mi preskaux kredas. Tiel bone mi neniam antauxe sxatis la jarlon.

EPISKOPO NIKOLAS

(malantauxe) Cxiam surgarde, bona Dagfinn, -- cxiam surgarde.

IVAR BODDE

(al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la
regxa mano por tio. (donas al li la leteron)

VEGARD VERADAL

Mi poste dankos la regxon por lia graco. (volas foriri)

EPISKOPO NIKOLAS

(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin
subigxi.

VEGARD VERADAL

Gxis nun gxi ne sukcesis por iu. (eliras)

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldasband, --
kaj cetere kunprenu mian benon.

IVAR BODDE

(kiu atendis malantaux la regxo kun la pergamenoj en la mano) Jen la
leteroj, sinjoro --

HÅKON

Bone; donu ilin al la jarlo.

IVAR BODDE

Al la jarlo? Cxu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon?

HÅKON

Tion la jarlo ja kutime faras; -- li havas la sigelon.

IVAR BODDE

(mallauxte) Jes gxis nun, -- tiom longe kiom li estis Via kuratoro;
-- sed _nun_!

HÅKON

_Nun_ kiel antauxe; -- la jarlo havas la sigelon.
(malproksimigxas)

SKULE JARLO

Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili,
elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kasxita en la zono, kaj
sigelas dum tio kio sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS

(duonlauxte) Håkon Håkonsson estas regxo -- kaj la jarlo havas la
sigelon de la regxo; -- certe arangxigxos, arangxigxos.

HÅKON

Kion Vi diras, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en
la regxan halon)

HÅKON

(proksimigxas al _Margrete_) Sagxa regxino povas efiki grandajn agojn
en la lando; Vin mi kuragxis sekure elekti, cxar mi scias ke vi estas
sagxa.

MARGRETE

Nur _tio_!

HÅKON

Kion vi aludas?

MARGRETE

Nenion, nenion, sinjoro.

HÅKON

Kaj Vi ne riprocxas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?

MARGRETE

Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.

HÅKON

Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?

MARGRETE

Mi volonte volas stari proksime al Vi.

HÅKON

Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj
utilas al cxiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, -- mian
patrinon mi devis forsendi --

MARGRETE

Jes, sxi estis al vi tro kara.

HÅKON

Kaj mi estas regxo. Adiaux, Margrete! Vi ankoraux estas tro juna; sed
venontan someron nia geedzigxa festo okazos. -- kaj de tiu momento mi
promesas teni Vin cxe mi en cxiu deca fido kaj honoro.

MARGRETE

(ridetas malgxoje) Jes, mi scias ke dauxros longe gxis Vi sendos min
for.

HÅKON

(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!

MARGRETE

(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj
estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme
postrigardas sxin.)

SINJORINO RAGNHILD

(de dekstre) La regxo kaj la jarlo tiom longe cxi tie! La timo
mortigas min; -- Margrete, kion la regxo diris kaj faris?

MARGRETE

Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj regxinon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi, Margrete!

MARGRETE

(cxirkauxbrakas la kolon de la patrino) Jes!

SINJORINO RAGNHILD

Vi farigxos regxino!

MARGRETE

Nur regxino; -- Sed mi pensas ke mi tamen estas gxoja pro tio. (Sxi
kaj la patrino kune eliras dekstre.)

SKULE JARLO

(al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la regxa patrino
kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.)

DAGFINN BONDE

(cxe la hala pordo) La cxefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al
regxo Håkon Håkonsson sian omagxon!

HÅKON

(spiras per plena brusto) Fine mi estas regxo de Norvegio.
(iras en la halon)

SKULE JARLO

(kasxas la regxan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj
regnon.

Kurteno




DUA AKTO


(La festena halo en la regxa kortego en Bergen. Arka fenestro meze
sur la fona muro. Laux tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj.
Cxe la maldekstra longa muro staras la regxa segxo kelkajn sxtupojn
super la planko; meze sur la kontrauxa muro estas granda enireja
pordo. Standardoj, blazonoj, sxildoj, armiloj kaj multkoloraj
tapisxoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltrancxita ligna
plafono. Cxirkauxe en la halo staras tabloj por trinkajxoj kun
krucxoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)

(_Regxo Håkon_ sidas sur la estrado cxe _Margrete, Sigrid,
sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras
malantaux la segxo de la regxo. Cxirkaux la trinkajx-tabloj la viroj
de la regxo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Cxe la plej
antauxa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius
Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas
sxakon cxe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj
eliras portantaj trinkajxojn. El apuda cxambro auxdigxas muziko dum
la sekvaj scenoj.)

DAGFINN BONDE

Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraux la servistoj same rapide
surtabligas plenajn krucxojn.

PÅL FLIDA

Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.

DAGFINN BONDE

Ja aspektas tiel. Pri tia glora regxa nupto neniam antauxe
rakontigxis en Norvegio.

PÅL FLIDA

Skule jarlo ja neniam antauxe donis filinon edzine.

DAGFINN BONDE

Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.

HIRDANO

Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis
pasinte.

PÅL FLIDA

La parto de la regxo tamen estas pli granda.

DAGFINN BONDE

Pri tio ni ne parolu cxi tie; nun ni estas amikoj kaj bone
repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la regxon esti regxo kaj la
jarlon jarlo.

PÅL FLIDA

(ridas) Facile auxdigxas de vi, ke vi estas regxano.

DAGFINN BONDE

Tio devas ankaux la jarlanoj esti.

PÅL FLIDA

Neniam tio. Ni jxuris jxuron al la _jarlo_, sed ne al la regxo.

DAGFINN BONDE

Tio povos ankoraux okazi.

EPISKOPO NIKOLAS

(mallauxte al la jarlo dum la ludado) Cxu vi auxdas, kion Dagfinn
Bonde diras?

SKULE JARLO

(ne suprenrigardante) Mi tamen auxdas.

GREGORIUS JONSSON

(rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Cxu la regxo ion tian
pripensas?

DAGFINN BONDE

Nu nu, -- lasu tion; -- neniu malakordo hodiaux.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo volas jxure ligi viajn virojn, jarlo.

GREGORIUS JONSSON

(pli forte) Cxu la regxo ion tian pripensas, mi demandas?

DAGFINN BONDE

Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la regxo kaj la
jarlo. La biero estas bona.

PÅL FLIDA

Gxi ankaux havis bonan tempon por fermenti.

GREGORIUS JONSSON

Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la regxo promesis
veni, -- tri fojojn li trompis.

DAGFINN BONDE

Mallauxdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni suficxon por prizorgi
en Viken.

PÅL FLIDA

Sigurd Ribbung donis al vi ankoraux pli por prizorgi en Vermlando,
laux tio kio dirigxas.

DAGFINN BONDE

(flamigxe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?

GREGORIUS JONSSON

Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por
cxiuj.

DAGFINN BONDE

Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Cxu vi auxdas, jarlo, -- estis
Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.

SKULE JARLO

(movas) Tiu kanto estas malnova.

GREGORIUS JONSSON

(al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi auxdis pri la islandano, Andres
Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung --

DAGFINN BONDE

Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi
scias.

EPISKOPO NIKOLAS

(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon,
sinjoro jarlo.

SKULE JARLO

(auxdeblete) Frapu gxin; peono ne multe valoras. (movas pecon)

DAGFINN BONDE

Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al
Vermlando.

(Subpremata rido inter la regxanoj; la interparolo dauxras
mallauxte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius
Jonsson_.)

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.

SKULE JARLO

Aspektas tiel.

EPISKOPO NIKOLAS

(klinigxante malantauxen en la segxo) Vi ne bone defendis la regxon
dum la lastaj movoj.

SKULE JARLO

(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi lacigxis esti
regxdefendanto.

GREGORIUS JONSSON

(proksimigxas kaj diras mallauxte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb
informas, ke nun la sxipo kusxas preta por forvelo.

SKULE JARLO

(mallauxte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.

GREGORIUS JONSSON

(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, -- cxu _tio_ estas konsilinda?

SKULE JARLO

Kio?

GREGORIUS JONSSON

Gxi portas la regxan sigelon.

SKULE JARLO

Estas por la bono de la regxo ke mi agas.

GREGORIUS JONSSON

Do lasu al la regxo mem rifuzi la oferton.

SKULE JARLO

Tion li ne faros, se li povos decidi. Cxiuj liaj pensoj kaj atento
estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin
en cxiuj flankoj.

GREGORIUS JONSSON

Sagxa povas esti tio, kion Vi nun faras, -- sed estas dangxera.

SKULE JARLO

Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj
forvelu.

GREGORIUS JONSSON

Farigxos kiel Vi ordonas.

(eliras dekstre kaj revenas iom poste)

EPISKOPO NIKOLAS

(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.

SKULE JARLO

Sed bagatelan dankon.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo ekstaris.

(_Håkon_ proksimigxas; cxiuj viroj ekstaras de cxe la tabloj.)

HÅKON

(al la episkopo) Ege devas gxojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis
Vin cxi tiujn gajajn tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ekflagras kelkfoje, sinjoro regxo; tamen ne longe dauxros. Mi kusxis
malsana la tutan vintron.

HÅKON

Nu ja, -- Vi vivis fortan vivon, ricxan je multaj famaj agoj.

EPISKOPO NIKOLAS

(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraux multon
nefaritan. Ke mi scius, cxu mi havus tempon por cxio.

HÅKON

La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda
sinjoro; ni cxiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo.
(turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj
administrantoj en Hålogalando venis al la edzigxfesto.

SKULE JARLO

Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.

HÅKON

(ridetante) Kaj ankaux Vegard Veradal.

SKULE JARLO

Ankaux Vegard, jes.

HÅKON

(sxerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol
antaux sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel
ke la glavo mem eltrancxis sin.

SKULE JARLO

(ridas singxene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo,
haktrancxis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj
konsilanto.

EPISKOPO NIKOLAS

(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon
sur la regxa sxipo, kaj diris, ke la regxo ne estas sekura sub la
defendo de la jarlo!

HÅKON

(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.

DAGFINN BONDE

(proksimigxas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la
ludejo, se placxas al Vi, sinjoro.

HÅKON

Bone. Hodiaux ni akceptas cxiun gxojon; morgaux ni denove komencos
pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?

HÅKON

Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.

(_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj
kondukas sxin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Ivar Bodde_) Auxskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein
Tamb?

IVAR BODDE

Estas cxi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomigxas.

EPISKOPO NIKOLAS

El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.

IVAR BODDE

Jes, li ja tion faros.

EPISKOPO NIKOLAS

(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!

IVAR BODDE

Greno kaj teksajxoj, mi opinias.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj letero de Skule jarlo.

IVAR BODDE

(ekmire) Al kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne scias; -- kun regxa sigelo --

IVAR BODDE

(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, -- cxu estas kiel vi
diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Tsxsx, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimigxas)

IVAR BODDE

Do mi tuj devas --! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn --! (premas sin
tra la amaso cxe la elirpordo)

EPISKOPO NIKOLAS

(simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domagxo al iu pri
havajxo aux libereco!

GREGORIUS JONSSON

Pri kiu nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Povra maristo, -- Jostein Tamb sxajnas al mi, ke oni nomis lin.

GREGORIUS JONSSON

Jostein --?

EPISKOPO NIKOLAS

Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.

GREGORIUS JONSSON

Cxu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Gxuste nun li eliris.

GREGORIUS JONSSON

Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidigxi --

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, faru tion, bona vasalo! -- Dagfinn Bonde estas tiom
ekfurioza.

(_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta
cxeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la
halo.)

SKULE JARLO

(pasxas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaux vekigxas; li
rigardas cxirkauxe kaj diras:) Kiel silente subite farigxis.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo eliris.

SKULE JARLO

Kaj cxiuj homoj sekvis lin.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxiuj krom Vi.

SKULE JARLO

Estas io granda, tio, esti regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

(singarde) Cxu Vi sxatus provi tion, jarlo?

SKULE JARLO

(ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; cxiun dormgravedan
nokton mi estas regxo en Norvegio.

EPISKOPO NIKOLAS

Songxoj avertas.

SKULE JARLO

Ili ankaux tentas.

EPISKOPO NIKOLAS

Apenaux Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; -- sed nun, kiam Vi
havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj
estas la patro de la regxino --

SKULE JARLO

Pleje nun, -- pleje nun.

EPISKOPO NIKOLAS

Nenion kasxu! Konfesu; cxar Vi certe portas grandan suferon.

SKULE JARLO

Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu
premkusxas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta --
nur fenda fauxko disigas -- salto transen, -- aliflanke estas regxa
nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj cxio; cxiun tagon
mi havas tion antaux la okuloj -- sed neniam transvenos.

EPISKOPO NIKOLAS

Vere, vere, jarlo.

SKULE JARLO

Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel regxon, mi estis en la plena
forto de mia juneco; tiam estis kvazaux lauxte kriis en mi: For, tiu
infano, -- _mi_ estas la matura, forta viro! -- sed Guthorm estis
filo de regxo; estis fauxko inter mi kaj la trono.

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne kuragxis --

SKULE JARLO

Poste Erling Steinvegg salutigxis kiel regxo de la Slittungoj. Tiam
denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling
Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; -- _tio_
estis la fauxko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Erling farigxis regxo de la Slittungoj, kaj poste por la
Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO

Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, farigxis regxo.

SKULE JARLO

Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua
pasxo; cxiun matenon, kiam ni renkontigxis por la sankta meso, mi
sidis kasxrigardante, cxu la malsano ne estus pli grava. Cxiu ektiro
de doloro pasanta sur lia vizagxo estis por mi kiel bloveto en la
velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Cxiu gxemspiro kiu
malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj
klariono fore sub la deklivoj, kiel mesagxoj venantaj de fore por
anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elsxiris kun radiko
kaj fibroj cxiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon
venis, -- kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel regxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO

Sxajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la regxan
forton en mi, kaj mi maljunigxis; cxiu tago kiu pasis, estis tago,
kiu prenigxis el mia vivotasko. Cxiun vesperon mi pensis: Morgaux
okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan
segxon.

EPISKOPO NIKOLAS

Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis
nur pasxo, nenio pli, sed Vi ne alpasxis.

SKULE JARLO

Tiu pasxo tamen estis granda; gxi estus min disigita de mia tuta
parencaro kaj cxiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, -- _jen_ la malbeno, kiu estas
kusxinta super Via vivo. Vi volas havi cxiujn vojojn malfermaj en
ekstrema bezono, -- Vi ne kuragxas rompi cxiujn pontojn, kaj nur
reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aux fali _tie_. Vi metas
kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj
pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi sxutas venenon en cxiuj
pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptigxi en
unu el ili, Vi ne kuragxas tiri la sxnuron; se li etendas la manon
por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la
glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke
okazu vespere.

SKULE JARLO

(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne parolu pri mi; mia tasko estas cxarpenti la regxajn segxojn en cxi
tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed
respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antauxeniras sur la rekta
vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuragxa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS

Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO

Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO

La plej kuragxa.

EPISKOPO NIKOLAS

Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, -- sagxulo dirus,
ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej
_felicxa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu
faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko
venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj
kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li
tamen iras, kaj _devas_ iri, gxis li auxdas la popolon krii en gxojo,
kaj li cxirkauxrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris
grandfaron.

SKULE JARLO

Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. -- Mi ne estas precipe
lerta en latino; sed tio nomigxas _ingenium_.

SKULE JARLO

(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el
alia materialo ol mi? Estus el la felicxuloj? -- Jes, cxu ne cxio
prosperas por li? Cxu ne cxio adaptigxas al la plej bona por li? Ecx
la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas
fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn cxiun someron dum Håkon
estas regxo. La vilagxaro en Vermlando, kiun li brulrabis, gxi kusxas
brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur cxiuj kampoj
svingigxas peze en la vento. Estas kvazaux la sango kaj la cindro
sterkigas tie, kie Håkon tramarsxas militire; estas kvazaux la
Sinjoro kovras per rikoltajxo, kion Håkon subtretis; estas kvazaux la
sanktaj potencoj rapidigas sin forigi cxiun pekon post li. Kaj kiel
facile li ja farigxis regxo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj
Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj
protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia
patrino venis kaj portis gxin por li.

EPISKOPO NIKOLAS

(en senvola ekkrio) Sed ni -- ni du --!

SKULE JARLO

Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes Vi -- Vi do!

SKULE JARLO

Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS

Li havas la rajton, cxar li estas la felicxulo; -- la plej granda
felicxo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon
la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO

(post mallonga pauxzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas pregxi al Dio,
ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi neniam vidis bildon en la Kristpregxejo en Nidaros? Gxi
prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas cxiujn montojn, ke
restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj
patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; -- kaj la filo tiras
la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li
volas malsuprentiri ankaux la patrinon, -- kaj edzinon kaj cxiujn
infanojn, por atingi supren mem; -- cxar tie supre estas piedlargxa
spaco; _tie_ li povas teni sin horon. -- Tiu, jarlo, estas la sagao
de la sagxeco, kaj la sagao de cxiu sagxulo.

SKULE JARLO

Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS

La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; -- sekvu
vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas cxiuj.

DUKO SKULE

Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS

Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj
malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie
Vi neniam faros la lastan pasxon, neniam saltas trans la fauxkon.
(mallauxte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aux aferon, cxar la
aro aux la afero volas _tion cxi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu cxiun
viron en la aro, cxar li kontrauxas Vin; kaj Vi malamu cxiujn tiujn,
kiuj staras subtene al afero, cxar la afero ne antauxenigas Vian
volon. Cxio, kion Vi povas uzi, estas bona, -- cxio, kio metas
transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE

(rigardas antaux si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu regxa
segxo, al kiu mi tamen ne atingis -- kaj kiom li pagis por gxi, li,
kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan
sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi pregxis al
la sanktuloj, ke donigxu al mi filon, -- mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS

_Håkon_ ricevas filojn, jarlo, -- nur vidu!

DUKO SKULE

(iras al la fenestro dekstre) Jes, -- cxio adaptigxas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS

(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la
felicxo Vian tutan vivon! Cxu Vi estas blinda? Cxu Vi ne vidas, ke
estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaux
Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj,
kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskigxo! Kaj por tiuj enviantoj Vi
kurbas Vin! Ekstaru, viro; gxibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis
Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo
farigxis de iu, kiu ekstaris kontraux potencan regnon!

DUKO SKULE

Kiu?

EPISKOPO NIKOLAS

La angxelo kiu ekstaris kontraux la lumon!

DUKO SKULE

Kaj kiu jxetigxis en la fauxkon de la abismo --

EPISKOPO NIKOLAS

(sovagxe) Kaj kreis regnon tie, kaj farigxis regxo, potenca regxo, --
pli potenca ol kiu ajn el la miloj da -- jarloj tie supre! (falglitas
sur la benkon apud la trinkotablo)

DUKO SKULE

(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, cxu Vi estas io
pli aux io malpli ol homo?

EPISKOPO NIKOLAS

(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon
inter bono kaj malbono.

DUKO SKULE

(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis
ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas
sin mem; -- cxiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin --

EPISKOPO NIKOLAS

Mutigxu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaux
Vi gxin havas; jxuru lauxte kaj sankte, ke Vi havas gxin, -- kaj
cxiuj fidos Vin.

DUKO SKULE

Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan
heredon post mi!

EPISKOPO NIKOLAS

(vigle) Jarlo, -- se Vi havus filon?

DUKO SKULE

Mi neniun havas.

EPISKOPO NIKOLAS

Håkon ricevos filojn.

DUKO SKULE

(pugnigas la manojn) -- kaj estas regxe naskita!

EPISKOPO NIKOLAS

(ekstaras) Jarlo, -- se li ne tia estus?

DUKO SKULE

Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo --

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj se li tia ne estus -- spite al la fajropruvo?

DUKO SKULE

Cxu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la
fajropruvon?

EPISKOPO NIKOLAS

Por kio Inga el Vartejg kuragxis provoki Dian verdikton?

DUKO SKULE

Ke tiu infano, kiun sxi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo
de Håkon Sverrisson.

EPISKOPO NIKOLAS

(kapsignas, cxirkauxrigardas kaj diras mallauxte:) Kaj se nun regxo
Håkon ne estus tiu infano?

DUKO SKULE

(ektretas pasxon malantauxen) Cxiopova --! (regas sin)
Nepenseble.

EPISKOPO NIKOLAS

Auxskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas
malsupren deklivigxi nun por mi, kaj tiun cxi aferon mi ne kuragxas
kunporti tien transen --

DUKO SKULE

Parolu, parolu! Cxu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?

EPISKOPO NIKOLAS

Auxskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon
Sverrisson estis jxus mortinta, kaj versxajne sxi timis Inge
Bårdsson, kiu tiam estis regxo, kaj Vin, -- nu ja, ankaux la Baglojn,
mi opinias. Sxi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en
la komunumo de Heggen, kaj naux tagojn poste sxi veturis hejmen; sed
la regxa infano restis tutan jaron cxe la pastro, kaj sxi ne kuragxis
atenti pri gxi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion
sciis.

DUKO SKULE

Nu ja, -- kaj sekve?

EPISKOPO NIKOLAS

Kiam la infano estis jaragxa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga
malkasxis la aferon al Erlend el Husaby, -- maljuna Birkibejno de la
tempo de Sverre -- Vi scias.

DUKO SKULE

_Nu_?

EPISKOPO NIKOLAS

Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre
trans la montaron kun gxi, kaj portis gxin al la regxo, kiu tiam
sidis en Nidaros.

DUKO SKULE

Kaj Vi tamen povas diri, ke --?

EPISKOPO NIKOLAS

Komprenu! Granda dangxero estus por simpla pastro eduki regxan
infanon. Tuj post kiam la infano naskigxis, li tial konfesis al unu
el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia
superulo ordonis al Trond sekrete intersxangxi du infanojn, sendi la
gxustan regxan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malgxustan,
se sxi aux la Birkibejnoj poste postulus la regxan filon.

DUKO SKULE

(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?

EPISKOPO NIKOLAS

Estis mi.

DUKO SKULE

Vi? Jes, Vi cxiam malamis la parencaron de Sverre.

EPISKOPO NIKOLAS

Sxajnis al mi malsekure por la regxa filo veni inter Viajn
manojn.

DUKO SKULE

Sed la pastro?

EPISKOPO NIKOLAS

Promesis fari, kiel mi ordonis.

DUKO SKULE

(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malgxusta?

EPISKOPO NIKOLAS

Se la pastro tenis sian promeson.

DUKO SKULE

_Se_ li tenis gxin?

EPISKOPO NIKOLAS

Trond pastro forvojagxis el la lando la saman vintron, kiam la infano
venis al regxo Inge. Li vojagxis al la tombo de Tomas Beckett, kaj
poste restis en Anglio gxis sia morto..

DUKO SKULE

Li forvojagxis el la lando, Vi diras! Do li intersxangxis la
infanojn, kaj timis vengxon de la Birkibejnoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Aux li _ne_ intersxangxis ilin, kaj timis vengxon de _mi._

DUKO SKULE

Pri kiu ebleco kredas Vi?

EPISKOPO NIKOLAS

Ambaux eblecoj estas same kredeblaj.

DUKO SKULE

Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?

EPISKOPO NIKOLAS

Ili vojagxis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.

DUKO SKULE

Kaj neniu auxdis ion pri ili poste?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes.

DUKO SKULE

Kie ili estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Ili dronis en la Greka Maro forvojagxante.

DUKO SKULE

Kaj Inga --?

EPISKOPO NIKOLAS

Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia
konsilo.

DUKO SKULE

Sxia infano havis nur naux tagojn, kiam sxi forlasis gxin, Vi
diris?

EPISKOPO NIKOLAS

Jes; kaj la infano, kiun sxi revidis, estis pli ol unujara --

SKULE JARLO

Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio cxi! (pasxadas
forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Cxiopova Dio, cxu tio povas esti
vero? Håkon -- la regxo -- li, kiu regas la tutan landon kaj regnon,
li ne estus la alodnaskito! -- Kaj kial tio ne estas suficxe
kredebla? Cxu ne cxiu sukceso mirinde sekvis lin, -- -- kial ne ankaux
tio, prenigxi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metigxi en
lulilon de la regxa infano --

EPISKOPO NIKOLAS

Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la regxo --

SKULE JARLO

Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, -- _tio_ estas lia vera felicxo,
_tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel
bele li sidas sur la cxevalo, Neniu sidas kiel li. Ridigxas kaj
brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaux li scius
sin kreita por iri antauxen, cxiam antauxen. (turnas sin al la
episkopo) Mi estas regxa brako, eble ankaux regxa kapo; sed li estas
la tuta regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj eble tamen ne estas.

SKULE JARLO

Ne, -- eble tamen ne.

EPISKOPO NIKOLAS

(metas la manon sur lian sxultron) Jarlo, auxskultu min --

SKULE JARLO

(dauxrigas elrigardi) Tie sidas la regxino. Håkon parolas dolcxe al
sxi; sxi farigxas rugxa kaj pala lauxvice el gxojo. Li prenis sxin
edzine, cxar estis sagxe elekti la filinon de la plej potenca viro en
la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por sxi en lia koro; -- sed
tio venos; al Håkon sekvas la felicxo. Sxi lumos super lia vivo --
(haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_

EPISKOPO NIKOLAS

Kio?

SKULE JARLO

Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras cxirkauxe. Nun
li donas iun mesagxon al la regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

(rigardas elen malantaux la jarlo) Aspekte Håkon farigxas kolera; --
cxu ne? Li pugnigas la manon --

SKULE JARLO

Li rigardas cxi tien, -- kio tio povas esti? (volas eliri)

EPISKOPO NIKOLAS

(retenas lin) Jarlo, auxskultu, -- trovigxus maniero certigxi pri la
rajto de Håkon.

SKULE JARLO

Maniero, Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Antaux sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj
prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.

SKULE JARLO

Kaj tiu letero, -- kompatema Dio, -- kie gxi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi devas do scii, ke -- (rigardas al la pordo) Tsxsx, la regxo
venas.

SKULE JARLO

La letero, episkopo, -- la letero!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la regxo.

(_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj
poste _Margrete_ aperas; sxi estas en tima emocio, kaj volas
rapidigxi al la regxo, sed malhelpigxas de _sinjorino Ragnhild_, kiu
kune kun aliaj virinoj akompanis sxin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte
en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj arigxas
dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantauxe.)

HÅKON

(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas regxo en cxi tiu
lando?

SKULE JARLO

Cxu kiu estas regxo?

HÅKON

Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de regxo, sed kiu havas la regxan
potencon?

SKULE JARLO

La regxa potenco devas esti tie, kie estas la regxa rajto.

HÅKON

Tiel devus esti; sed cxu estas tiel?

SKULE JARLO

Cxu Vi asignas min antaux tribunalo?

HÅKON

Mi faras; cxar tiun rajton mi havas antaux cxiu homo en la regno.

SKULE JARLO

Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.

HÅKON

Bone por cxiuj, se tiel estas. (suprenpasxas sxtupon kie staras la
regxa segxo, kaj subtenas sin al la segxobrako) Jen mi staras kiel
Via regxo kaj demandas: Cxu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj
faris insurekcion kontraux min?

SKULE JARLO

Jes.

HÅKON

Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?

SKULE JARLO

Jes.

HÅKON

Kaj cxu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaux sendis leteron al
li?

SKULE JARLO

Kiu diras tion?

IVAR BODDE

Mi diras.

DAGFINN BONDE

Jostein Tamb ne kuragxis rifuzi kunpreni gxin, cxar la regxa sigelo
surestis.

HÅKON

Vi skribas al la malamikoj de la regxo, kaj surmetas la regxan
sigelon, kvankam la regxo ne scias, kio tie estas skribita!

SKULE JARLO

Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.

HÅKON

Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.

SKULE JARLO

Neniam Vi havis damagxon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis
mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj
kondicxoj por la regxo. La militiro al Vermlando gxene premis Vian
animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, -- mi
povas pli bone ordigi la aferon.

HÅKON

Vi deziris ordigi la aferon mem. -- Kaj kion Vi respondis?

SKULE JARLO

Legu mian leteron.

HÅKON

Donu gxin!

SKULE JARLO

Mi pensis, ke Vi havas gxin?

DAGFINN BONDE

Vi certe scias pli gxuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli
rapidpieda. Kiam ni venis sur la sxipon, la letero estis
malaperinta.

SKULE JARLO

(turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron
al la regxo.

GREGORIUS JONSSON

(alproksimigxas maltrankvila) Auxskultu min --!

SKULE JARLO

Kio nun?

GREGORIUS JONSSON

(mallauxte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la regxo.

SKULE JARLO

Pri ili mi scias respondi. La leteron!

GREGORIUS JONSSON

Mi ne havas gxin.

SKULE JARLO

Vi ne havas gxin!

GREGORIUS JONSSON

Dagfinn Bonde estis tuj cxe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de
Jostein Tamb, ligis sxtonon al gxi --

SKULE JARLO

Nu?

GREGORIUS JONSSON

Gxi nun kusxas sur la fundo de la fjordo.

SKULE JARLO

Malbone -- malbone Vi jen agis.

HÅKON

Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!

SKULE JARLO

Mi ne povas elmeti gxin.

HÅKON

Vi _ne povas?_

SKULE JARLO

(faras pasxon pli proksimen al la regxo) Mi estas tro fiera por
ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto --

HÅKON

(regas sian ekflamigxan koleron) Kaj jen kio? --

SKULE JARLO

Mallonge kaj bone; -- mi ne elmetas gxin; -- mi _ne volas_ elmeti
gxin.

HÅKON

Vi do spitas min!

SKULE JARLO

Se ne povas alie esti, -- nu ja, mi spitas Vin.

IVAR BODDE

(forte) Nun, sinjoro regxo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da
atestoj!

DAGFINN BONDE

Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.

HÅKON

(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la regxan sigelon al Ivar
Bodde.

MARGRETE

(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la regxo) Håkon,
estu mia milda kaj indulgema edzo!

HÅKON

(faras ordonan brakmovon al sxi; sxi kasxas sian vizagxon en sian
vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)

SKULE JARLO

(al _Ivar Bodde_) Jen la regxa sigelo.

IVAR BODDE

Tio cxi estus la lasta vespero de la festeno. Gxi finigxis per prema
doloro por la regxo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke cxiu
fidela viro devas gxoji, ke okazis.

SKULE JARLO

Kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas profunde kolerigxi, ke
pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; -- jes, Birkibejnoj, cxar
mi estas Birkibejno samebone kiel la regxo kaj liaj viroj. Mi estas
el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la regxa parencaro, --
sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido cxirkaux la regxo, kaj
baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.

PÅL FLIDA

(incite al la cxirkauxstarantoj) Viroj de la jarlo! Cxu ni toleru
tiajxon pli longe?

GREGORIUS JONSSON

(antauxen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas
esti klare dirata, -- neniu el la viroj de la jarlo povas servi la
regxon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde pasxadas en
la regxa korto incitante galon inter ni.

PÅL FLIDA

Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos
vin, sur libera kampo, sursxipe, aux en nesankta domo!

MULTAJ JARLANOJ

Ankaux mi! Ankaux mi! Vi estu senpaca por ni!

IVAR BODDE

Dio malpermesu, ke mi staru inter la regxo kaj tiom multaj potencaj
estroj. -- Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis
Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed
se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun
ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu
gxin en Viajn proprajn manojn; antaux longe gxi estus devinta kusxi
tie.

HÅKON

(kiu malsuprenpasxis de la podio) Vi restos!

IVAR BODDE

Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riprocxus min tagon kaj nokton,
se mi tion farus. Pli grandan malfelicxon neniu homo povus kauxzi en
cxi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la regxo kaj la jarlo.

HÅKON

Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!

IVAR BODDE

Ecx se la sankta regxo Olaf ekstarus el la argxenta cxerko, kaj
ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la
manon de la regxo) Adiaux, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj
benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)

HÅKON

(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro
Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la
perdon.

SKULE JARLO

Mi ofertas min mem kaj cxiujn miajn.

HÅKON

Mi preskaux timas, ke pli bezonigxas. Mi nun bezonas arigi cxirkaux
mi cxiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu
mesagxon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata cxi
tien.

DAGFINN BONDE

(kiu staris iom malantauxe en interparolo kun vojagxvestita viro, kiu
envenis, proksimigxas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni,
sinjoro.

HÅKON

El kio vi tion scias?

DAGFINN BONDE

Jxus estis mesagxo pri li.

HÅKON

Kion gxi informas?

DAGFINN BONDE

Ke Vegard Veradal estas mortigita.

MULTAJ VOCXOJ

Mortigita!

HÅKON

Kiu mortigis lin?

DAGFINN BONDE

Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.

(Mallonga pauxzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)

HÅKON

Kie estas la sendito?

DAGFINN BONDE

(kondukas la viron antauxen) Jen, sinjoro regxo.

HÅKON

Kia kauxzo estis por la mortigo?

SENDITO

Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj
subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.

HÅKON

Cxu antauxe estis kverelo inter ili?

SENDITO

Kelkfoje. Andres ofte diris, ke sagxa konsilanto elsude, skribis al
li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraux Vegard Veradal.

DAGFINN BONDE

Ege strange; -- antaux ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke
sagxa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko
kontraux Andres Skjaldarband.

EPISKOPO NIKOLAS

(kracxante) Fi al tiaj konsilantoj!

HÅKON

Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio cxi devenas. Du fidelaj
animoj mi perdis hodiaux. Mi povus plori por Vegard; sed cxi tie
bezonigxas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraux vivo. Sinjoro
jarlo, Andres Skjaldarband estas Via jxurinta fidelulo; Vi ofertis al
mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto,
kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu cxi krimo.

SKULE JARLO

Malbonaj angxeloj certe ekstaras inter ni du hodiaux. Al kiu ajn el
miaj viroj mi permesus, ke Vi vengxus pro la mortigo --

HÅKON

(strecxita) Nu?

SKULE JARLO

Sed ne al Andres Skjaldarband.

HÅKON

(ekscite) Cxu vi volas defendi la mortiginton?

SKULE JARLO

_Tiun_ mortiginton mi devas defendi.

HÅKON

Kaj la kialo --?

SKULE JARLO

Tiun neniu scios krom Dio en la cxielo.

EPISKOPO NIKOLAS

(mallauxte al _Dagfinn_) Mi scias gxin.

DAGFINN BONDE

Kaj mi suspektas gxin.

EPISKOPO NIKOLAS

Diru nenion, bona Dagfinn!

HÅKON

Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi
jen diras al mi --

SKULE JARLO

Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li
tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.

HÅKON

Bone. Do ni devas mem agi laux propra iniciativo!

SKULE JARLO

(kun esprimo de timo) Regxo! tio farigxos sangoversxo
ambauxflanke!

HÅKON

Do okazu; la puno estu plenumata.

SKULE JARLO

Gxi _ne_ estu plenumata! -- Gxi ne _povas_ esti plenumata!

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, en tio la jarlo pravas.

HÅKON

Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Andres Skjaldarband prenis la krucon.

HÅKON kaj SKULE JARLO

Prenis la krucon!

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj estas jam forvelinta el la lando.

SKULE JARLO

Bone estas tio por ni cxiuj.

HÅKON

La tago klinigxas, la geedzigxa festeno nun finigxu. Mi dankas Vin,
sinjoro jarlo, por cxiu honoro, kiu estas al mi montrita en cxi tiu
tempo. -- Vi veturos al Nidaros, mi opinias?

SKULE JARLO

Estas mia intenco.

HÅKON

Kaj mi al Viken. -- Se vi, Margrete, pli deziras resti cxi tie en
Bergen, tion faru.

MARGRETE

Kien vi velos, mi akompanos, gxis vi tion malpermesos.

HÅKON

Bone, do akompanu.

SIGRID

Disigxas nun la parencaro. (genuas antaux _Håkon_) Montru al mi
favoron, sinjoro regxo!

HÅKON

Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.

SIGRID

Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monahxinejo en Rejn
estos konsekrata; skribu al la cxefepiskopo, -- influu por ke mi
farigxu abatino tie.

SKULE JARLO

Vi, mia fratino?

HÅKON

Vi volas preni la vualon!

SIGRID

(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto,
kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fiancxon, kaj multajn centojn
kun li, dum la urbo brulis en cxiuj anguloj, -- tiam estis kvazaux la
sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la
ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia
ekvidas, -- kaj ion mi nun vidas -- grandan tempon de teruro por la
lando!

SKULE JARLO

(ekscite) Sxi estas malsana! Ne atentu sxin.

SIGRID

Ricxa rikolto maturigxos por li, kiu rikoltas en mallumo. Cxiuj
virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, -- genui en
monahxinejoj kaj en pregxejoj, kaj pregxi -- pregxi tage kaj
nokte!

HÅKON

(skuita) Cxu estas auxgurdoto aux anima malsano, kiu tiel
parolas?

SIGRID

Adiaux, mia frato, -- ni renkontigxos ankoraux unu fojon.

SKULE JARLO

(senvole) Kiam?

SIGRID

(mallauxte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda
dangxero, -- kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras
dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj)

HÅKON

(post mallonga pauxzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj
trankvila decido:) Cxiuj viroj de la jarlo faru jxuron.

SKULE JARLO

(ekscitite) Cxu _tio_ estas via firma decido! (preskaux petante)
Regxo _Håkon_, tion ne faru!

HÅKON

Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaux ol li estos jxurinta fidon al
la regxo. (foriras kun sia hirdo. Cxiuj escepte de la episkopo kaj la
jarlo sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS

Li tusxis Vin per maldolcxaj manoj hodiaux.

SKULE JARLO

(silentas kaj rigardas konsternita post la regxon)

EPISKOPO NIKOLAS

(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas regxe naskita.

SKULE JARLO

(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la
episkopo) La konfeso de Trond pastro -- kie gxi estas?

EPISKOPO NIKOLAS

Li sendis gxin al mi de Anglio, antaux ol li mortis; mi ne scias kun
kiu, -- kaj mi ne ricevis gxin.

SKULE JARLO

Sed gxi estu trovata!

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi firme kaj plene opinias.

SKULE JARLO

Kaj se Vi gxin trovos, tiam Vi donos gxin en miajn manojn?

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi promesas.

SKULE JARLO

Tion Vi jxuru je Via anima savo?

EPISKOPO NIKOLAS

Tion mi jxuras je mia anima savo.

SKULE JARLO

Bone; gxis tiam mi volas kontrauxi al Håkon, kie tio povos okazi
silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li farigxu pli potenca
ol mi, kiam la lukto komencos.

EPISKOPO NIKOLAS

Sed se montrigxos, ke li estas la gxusta regxido, -- kio jen?

SKULE JARLO

Tiam mi devos provi pregxi -- pregxi por humila animo por servi lin,
kiel honesta estro kaj laux mia povo.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj se li estas la malgxusta?

SKULE JARLO

Tiam li cedu por mi! Regxan nomon kaj regxan segxon, hirdon kaj
armeon, imposton kaj sxiparon, urbojn kaj kastelojn, cxion mi volas
havi.

EPISKOPO NIKOLAS

Li rifugxos al Viken --

SKULE JARLO

Mi pelos lin el Viken!

EPISKOPO NIKOLAS

Li firmstarigxos en Nidaros.

SKULE JARLO

Mi sturmos Nidaros!

EPISKOPO NIKOLAS

Li enfermigas sin en la sankta pregxejo de Olaf --

SKULE JARLO

Mi rompos la pregxejan pacon --

EPISKOPO NIKOLAS

Li fugxos supren sur la cxefaltaron, kaj krocxos sin firme al la
cxerko de Olaf --

SKULE JARLO

Mi tiros lin de la altaro, ecx se mi devos kuntiri la sanktan cxerkon --

EPISKOPO NIKOLAS

Sed ankoraux li havos la kronon sur la kapo, jarlo!

SKULE JARLO

Mi defrapos la kronon per mia glavo!

EPISKOPO NIKOLAS

Sed se gxi fiksigxis tro firme --?

SKULE JARLO

Nu do, en la nomo de Dio aux Satano -- tiam mi frapos ankaux la
kapon! (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja --
ja -- tiel mi sxatas la jarlon!

Kurteno




TRIA AKTO


(Cxambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En
la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas
lumigata. Pordo, kun murtapisxo antauxe sur la maldekstra muro,
kondukas al la dormocxambro de la episkopo. Antauxe sur la sama
flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun
leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)

(Komence la cxambro estas malplena; interne, malantaux la
tapisxkurteno estas auxdata kanto de monahxoj. Iom poste envenas de
dekstre _Pål Flida_ vojagxvestita; li haltas cxe la pordo, atendas,
cxirkauxrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia
bastono.)

SIRA VILJAM

(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallauxta vocxo:) Pål Flida!
Dio estu lauxdata; -- do la jarlo ne estas tre fore.

PÅL FLIDA

La sxipoj jam alvelas cxe la Kapinsulo; mi velis antauxe. Kaj kiel
fartas la episkopo?

SIRA VILJAM

Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.

PÅL FLIDA

Sekve estas ekstrema dangxero.

SIRA VILJAM

Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la
nokton.

PÅL FLIDA

Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.

SIRA VILJAM

Ne, ne, -- li estas plene konscia kaj ankaux havas ioman forton, --
cxiun momenton li demandas, cxu la jarlo ne baldaux venos.

PÅL FLIDA

Vi dauxre nomas lin _jarlo_; cxu vi ne scias, ke la regxo nomis lin
duko?

SIRA VILJAM

Jes, jes, certe; -- estas nur tia malnova kutimo. Tsxsx --

(Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la cxambro
de la episkopo venas du hxorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj
kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon,
krucifikson kaj pregxejan standardon; poste sekvas vico da pastroj
kaj monahxoj; hxorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la
procesion, kiu malrapide movigxas en la kapelon, kies pordo fermigxas
post ili.)

PÅL FLIDA

Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu cxi mondo.

SIRA VILJAM

Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaux?

PÅL FLIDA

Li iros rekte de la kajo cxi tien al la episkopa korto. Adiaux!
(foriras)

(Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la
episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda
fajroskatolo.)

SIRA VILJAM

Por kio tio cxi?

PASTRO

(pretigante sur la benko) La episkopo volas kusxi cxi tie
ekstere.

SIRA VILJAM

Sed cxu tio estas konsilinda?

PASTRO

Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.

(Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj
pastro. Li estas vestita en episkopa vestajxo, sed sen bastono kaj
mitro.)

EPISKOPO NIKOLAS

Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidigxas sur la benkon cxe la
fajroskatolo, kaj kovrigxas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis
pardonon por cxiuj miaj pekoj! Ili kunprenis cxiujn; sxajnas al mi
nun, ke mi estas suficxe malpeza.

SIRA VILJAM

La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas cxi-flanke de la
Kapinsulo.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas bone, tre bone. Ankaux la regxo certe baldaux estos cxi tie. Mi
estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn
kontraux la regxo. La pastroj tie ene diris, ke cxiuj miaj pekoj estu
al mi pardonitaj, -- jes, suficxe bone; sed estas facile por ili
promesi; ne estas kontraux _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne -- certe
estas pli sekure auxdi tion el la busxo de la regxo mem. (ekdiras
ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre cxi tie.

SIRA VILJAM

_Estas_ ekbruligite --

MAJSTRO SIGARD

(haltigas lin per signo, kaj proksimigxas al la episkopo) Kiel
statas, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Nu ja, -- nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.

MAJSTRO SIGARD

(duonlauxte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, --
estas la komenco de la fino.

EPISKOPO NIKOLAS

(time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monahxoj kantu kaj pregxu por mi
en la kapelo cxi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.

SIRA VILJAM

(silente montras al la kapelo de kie auxdigxas kanto, kiu dauxras dum
la sekvanta sceno.)

EPISKOPO NIKOLAS

Tiom ankoraux nefarita, kaj forlasi cxion! Tiom nefarita, Viljam!

SIRA VILJAM

Sinjoro, pensu pri la cxielo!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ankoraux havas tempon; -- gxis la morgauxo, opinias majstro Sigard --

SIRA VILJAM

Sinjoro, sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Donu al mi mitron kaj bastonon! -- Facile por vi diri ke mi pensu --
(pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, gxi estas tro
peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita.
Episkopo! -- La malbonulo ne kuragxos tro proksimigxi al mi nun!

SIRA VILJAM

Cxu vi ion kroman deziras?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne. Jes, diru al mi; -- Peter, filo de Andres Skjaldarband, -- cxiuj
parolas bone pri li --

SIRA VILJAM

Li certe estas senpeka animo.

EPISKOPO NIKOLAS

Peter, vi noktodejxoru cxe mi gxis la regxo aux la duko venos. Eliru
tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.

(Cxiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS

(post mallonga pauxzo) Peter!

PETER

(proksimigxas) Sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?

PETER

Ne.

EPISKOPO NIKOLAS

Timemaj estas ili cxiuj; pri tio mi kuragxas jxuri! Tie sur la tablo
kusxas granda letero kun sigelo; donu gxin al mi. (_Peter_ alportas
la leteron.) Estas por via patrino.

PETER

Por mia patrino?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi devas vojagxi norden al Hålogalando kun gxi. Mi skribis al sxi pri
granda kaj grava afero; venis novajxoj de via patro.

PETER

Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie
falos, li falos sur sanktan grundon; cxar _tie_ cxiu piedlargxo de
tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en cxiuj miaj pregxoj.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Andres Skjaldarband estas kara al vi?

PETER

Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia
patrino kvazaux edukis kaj nutris min.

EPISKOPO NIKOLAS

(rapide kaj strecxe) Cxu tiu estas duko Skule?

PETER

Jes, la duko, -- Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco.
La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!

EPISKOPO NIKOLAS

Jen la letero; tuj iru norden kun gxi! -- Cxu ili kantas tie ene?

PETER

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Ok grandaj uloj kun gorgxoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi,
mi scias?

PETER

Sinjoro, sinjoro, mi volas mem pregxi!

EPISKOPO NIKOLAS

Mi havas tro multe da nefaritajxoj, Peter. La vivo estas tro
mallonga; -- krome la regxo certe pardonos min, kiam li venos --
(skuigxas en doloro)

PETER

Vi suferas, cxu?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi ne suferas; sed sonoras cxe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaux
miaj okuloj.

PETER

Estas la cxielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; -- tio, kio
brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la angxeloj de Dio ekbruligis
por Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes certe estas tiel; -- ne estas dangxero, kiam ili nur bone eltenas
en pregxo tie ene, -- Adiaux, vojagxu tuj kun la letero.

PETER

Cxu ne unue --?

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, iru; mi ne timas esti sola.

PETER

Bonvenon ree do, kiam la cxielaj sonoriloj iam sonoros ankaux por mi.
(eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

La cxielaj sonoriloj, -- ja, tiajxon oni diras facile, kiam oni
marsxas sur du sanaj piedoj. -- Tiom nefarita! Tamen post mi vivos
multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la
konfeson de Trond pastro, se gxi venus al mi enmane; -- bone ke mi ne
ricevis gxin. Se li scius, li volus venki aux fali; tiam unu el ili
farigxus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, --
kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la
necerteco; tiom longe kiom la duko pezigxas per _gxi_, la du estos
detruantaj unu la alian, cxie kie ili atingos; urboj bruligxos,
vilagxaroj rabigxos, -- neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo --
-- (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon --
mi, kiu de la unua pasxo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja,
ja, ja! sed nun venos la regxo -- estas ja sur lin ke la plejmulto
versxigxas, -- li certe pardonos -- estos legataj pregxoj kaj mesoj;
ne estas dangxero; -- mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis
iun per propra mano. -- Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne
venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian
promeson. -- Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente
frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la regxa rajto, --
kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!

(_Inga el Vartejg_ envenas; sxi estas nigre vestita, kun mantelo
kaj kufo.)

EPISKOPO NIKOLAS

(skuigxas) Kiu estas?

INGA

Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Patrino de la regxo!

INGA

Tiel mi iam nomigxis.

EPISKOPO NIKOLAS

Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disigxi de Vi!

INGA

Kion la regxo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi
venas.

EPISKOPO NIKOLAS

Kaj kial do?

INGA

Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojagxo al Anglio --

EPISKOPO NIKOLAS

El vojagxo al Anglio --!

INGA

Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste cxirkauxvagis;
nun li kunprenis leteron hejmen --

EPISKOPO NIKOLAS

(senspire) Leteron --?

INGA

De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas gxin al li)

EPISKOPO NIKOLAS

Nu tiel; -- kaj Vi alportas gxin?

INGA

Laux la deziro de Trond. Grandan dankon mi sxuldas al li de tiu
tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciigxis ke Vi estas malsana; tial mi
tuj entreprenis la veturon; mi iris cxi tien surpiede --

EPISKOPO NIKOLAS

Ne urgxis tiel, Inga!

DAGFINN BONDE

(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu venos la regxo?

DAGFINN BONDE

Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la regxino kaj la regxa
infano kaj granda sekvantaro.

INGA

(rapide alpasxas al _Dagfinn_) La regxo, -- la regxo! cxu _li_ tien
cxi venos?

DAGFINN BONDE

Inga! Cxu Vi estas cxi tie, Vi severe provita virino?

INGA

Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.

DAGFINN BONDE

_Nun_ lia malmola koro degelu.

INGA

Neniun vorton al la regxo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; --
auxdu, -- cxu cxi tien li venos?

DAGFINN BONDE

Jes, baldaux.

INGA

Kaj estas malluma vespero. La regxon lumgvidos certe torcxoj.

DAGFINN BONDE

Jes.

INGA

Do mi starigos min en pordsxirmejon, kie li preterpasos; -- kaj poste
hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la pregxejon de sankto Hallvard;
_tie_ brilos lumoj cxi-nokte; tie mi pregxos pri bono por la regxo,
por mia bela filo. (eliras dekstre)

DAGFINN BONDE

Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!

DAGFINN BONDE

(forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas
morgaux.

EPISKOPO NIKOLAS

La konfeso de Trond pastro --! Do gxi tamen venis; -- jen mi tenas
gxin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antauxen) -- Oni
neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas
tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi cxiukaze turnus min
el tia promeso; sed cxi-vespere, la lastan vesperon, -- ne, tio ne
estas konsilinda. -- Cxu mi tamen devas teni gxin? Cxu tio ne estas
riski cxion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? -- (Flustre)
Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun cxi kroman fojon!
(auxskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam!

SIRA VILJAM

(envenas de dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?

SIRA VILJAM

Estas la ventego, kiu plifortigxas.

EPISKOPO NIKOLAS

La vetero plifortigxas! -- Certe mi tenos mian promeson! La ventego,
vi diras -- Cxu ili kantas tie ene?

SIRA VILJAM

Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS

Diru, ke ili ege klopodu -- precipe frato Aslak; li cxiam prononcas
mallongajn pregxojn; li forpincxas, kiam li eblas; li transsaltas,
tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj
diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aux mi
revenos al li fantome!

SIRA VILJAM

Sinjoro, cxu mi ne sercxu majstron Sigard?

EPISKOPO NIKOLAS

Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la
cxiela volo, ke mi interkonsentigu la regxon kaj la dukon, cxar gxi
nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio cxi estas severe
akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian
tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas
plenumi la volon de la cxielo cxi tiun fojon. -- Se mi almenaux povus
legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi ecx ne povas vidi
solan vorton! Nebuloj drivas antaux miaj okuloj; fajras kaj sparkas
--; kaj neniun alian mi kuragxas peti legi gxin por mi! Promesi
tiajxon --! Cxu la homa sagaco estas tiel povra, ke gxi ne kapablas
estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel
longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la regxon forsendi Inga de
si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis sagxa en la unua etapo; sed se
mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne logxus en Vartejg nun, la letero
ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun
promeson por teni, -- do malsagxe en la dua etapo. Se mi tamen havus
la tempon por mi; sed ne nur tiun cxi solan nokton, kaj apenaux
_tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono;
pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la
episkopo premas la leteron en la manoj.) Cxi tie, malantaux tiu
maldika sigelo kusxas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Gxi
kusxas songxante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus
pli ol unu animon -- aux ecx _neniun_! (premas la leteron sovagxe al
sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, -- kaj la
jugxo kaj puno, -- mi kovus vin al akcipitro, kiu jxetus ombran
teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en
cxiun homan koron! (ekskuigxas) Sed la lasta horo estas proksima!
(kriante) Ne, ne, -- vi farigxu al cigno, blanka cigno! (jxetas la
leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro
Sigard!

MAJSTRO SIGARD

(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard, -- vendu al mi tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD

Mi diris al Vi --

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesagxa
ulo kontraux Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, --
ne, ne -- estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj sagxa! Mi pagos
bone; -- tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da
vivo!

MAJSTRO SIGARD

Ecx se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni
tri tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi
foriros! Auxskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin
malsupren sur la benkon) Mi donis preskaux cxiun mian oron al la
eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi
havu la cxion! Cxu, Sigard, cxu ni du trompu tiujn tie interne? He,
he, he! Vi farigxos ricxa, Sigard, kaj forvojagxos el la lando; mi
ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per
malpli da pregxoj. Cxu, Sigard, cxu ni --? (_Sigard_ palpas lian
pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?

MAJSTRO SIGARD

(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkajxon por Vi,
kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, Vi atendu pri tio! Atendu -- kaj respondu al mi!

MAJSTRO SIGARD

Mi ne havas tempon; la trinkajxo devas esti preta gxis horo. (eliras
dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS

Gxis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!

SIRA VILJAM

(venas el la kapelo)

EPISKOPO NIKOLAS

Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne suficxas!

SIRA VILJAM

Sinjoro --?

EPISKOPO NIKOLAS

Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kusxis malsana kvin
semajnojn, -- li ne povis multe peki dum tiu tempo --

SIRA VILJAM

Li iris al konfeso hieraux.

EPISKOPO NIKOLAS

(fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras
en la kapelon) Gxis horo! (sekigas la sxviton de la frunto) Puh, kiel
varme estas! -- La fia hundo, -- por kio lia tuta erudicio, kiam li
tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas cxiun
tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li
volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, -- _perpetuum
mobile_ li nomas gxin. Kial li ne praktikas sian arton kaj sagxecon,
por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ --? (haltas pensante;
ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, -- mi ne estas precipe
lerta pri la latino, -- sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii
eterne, dauxre tra cxiuj tempoj. Se mi nun mem povus --? _Tio_
estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta
momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la
regxo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero
povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi dauxre vivus, vivus en
mia verko, -- kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomigxas
senmorteco. -- Konsolaj, fresxigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por
maljuna viro! (elspiras kaj strecxas sin agrable sur la benko)
Diabolus estis severa pri mi cxi-vespere. Estas la sekvo de kusxo
senlabora; _otium est pulvis -- pulveris_ -- nu, sensignifa la
latino, -- Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti
aktiva gxis laste; mi volas --; kiel ili gorgxegas tie -- (frapas;
_Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili gxenas min. La
regxo kaj la duko baldaux venos; mi havas grandajn aferojn por
pripensi.

SIRA VILJAM

Sinjoro, cxu mi do --?

EPISKOPO NIKOLAS

Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu,
ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. -- Bone. Donu al mi la
paperojn --

SIRA VILJAM

(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS

Same bone --; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kusxas plej supre. -- Nu;
do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) -- Morti, kaj
tamen regi en Norvegio! Morti, kaj arangxi tiel, ke neniu viro levu
sian kapon pli alten super cxiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al
tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu tauxgas! -- gravas tiun trovi,
-- gravas gxin lauxiri. -- Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel
proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la
leteron en siajn manojn; -- sed la regxo -- hm, li ekhavu en sian
koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun
la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaux dubu
kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon
sub la piedo, -- _perpetuum mobile!_ -- Sed cxu Håkon volas fidi mian
dirajxon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero
antauxe. -- La fortoj forlasas min, sed la animo fresxigxas; -- mi ne
kusxas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori
la lastan nokton, labori -- gxis la lumo estingigxas --

DUKO SKULE

(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton,
honorinda sinjoro! Mi auxdas, ke malbone statas pri Vi.

EPISKOPO NIKOLAS

Mi estas kadavro en burgxono, bona duko; cxi-nokte mi ekfloros;
morgaux sentigxos, kiel mi odoras.

DUKO SKULE

Jam cxi-nokte. Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS

Majstro Sigard diras: gxis unu horo.

DUKO SKULE

Kaj la letero de Trond pastro --?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi dauxre pensas pri gxi?

DUKO SKULE

Gxi neniam foriras el miaj pensoj.

EPISKOPO NIKOLAS

La regxo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio,
antaux Vi.

DUKO SKULE

Ne suficxas. Se Håkon estas la malgxusta, mi devas havi cxion!

EPISKOPO NIKOLAS

Hu, estas malvarme cxi tie; frostas al mi tra cxiuj membroj.

DUKO SKULE

La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la cxiopotenca, -- cxu Vi
havas gxin?

EPISKOPO NIKOLAS

Mi almenaux scias, kie gxi trovigxas.

DUKO SKULE

Do diru! Diru!

EPISKOPO NIKOLAS

Atendu --

DUKO SKULE

Ne, ne, -- profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimigxas la fino,
-- kaj la regxo ja venos cxi tien, oni diris.

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, la regxo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via
afero, ecx _nun_.

DUKO SKULE

Kion Vi intencas?

EPISKOPO NIKOLAS

Cxu Vi memoras cxe la nupto de Håkon, -- tiam Vi diris, ke tio, kio
faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?

DUKO SKULE

Nu?

EPISKOPO NIKOLAS

Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj
la forto kun gxi.

DUKO SKULE

Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la gxusta!

EPISKOPO NIKOLAS

Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaux ol mi forpasos de
tie cxi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro trovigxas.

SIRA VILJAM

(de dekstre) Nun venas la regxo kun torcxoj kaj sekvantaro laux la
strato.

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de
vi. Estu mia postmorta zorganto kontraux cxiuj miaj malamikoj.
(elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej
supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.

DUKO SKULE

Ne pensu pri vengxo nun; ne restas al Vi longa --

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pri vengxo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno
super cxiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj
malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi farigxos regxo, punu ilin; Vi
tion promesas?

DUKO SKULE

Mi promesas kaj jxuras; -- sed la letero de Trond pastro --!

EPISKOPO NIKOLAS

Vi scios, kie gxi estas; -- sed, jen vidu --; la regxo venas; --
kasxu la liston pri niaj malamikoj!

(La duko kasxas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de
dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS

Bonvenon cxe la funebra festeno, sinjoro regxo!

HÅKON

Akre Vi kontrauxstaris min je cxiuj okazoj; sed nun tio estu
forgesita kaj pardonita; la morto forvisxas ecx la plej grandan
kalkulon.

EPISKOPO NIKOLAS

Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la regxo! Sinjoro,
kion Vi cxi-vespere faris kontraux maljuna pekulo, dekoble --

HÅKON

Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min
cxi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi arangxas por mi tian
renkonton.

EPISKOPO NIKOLAS

Renkonton, sinjoro?

DUKO SKULE

Estas al mi, ke la regxo aludas. Cxu Vi, sinjoro episkopo, volas
certigi al regxo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis
pri lia veno, antaux ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.

EPISKOPO NIKOLAS

Ahx, ahx; cxiu kulpo kusxas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta
viro la tutan lastan jaron; malmulte aux nenion mi auxdis pri la
aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la
altaj parencoj!

HÅKON

Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam
ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaux, episkopo Nikolas, kaj
Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)

DUKO SKULE

(mallauxte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!

EPISKOPO NIKOLAS

(subite kaj kun sovagxa forto) Atendu, regxo Håkon!

HÅKON

(haltas) Kio nun?

EPISKOPO NIKOLAS

Vi ne rajtas iri el tiu cxi cxambro, antaux ol maljuna episkopo
Nikolas parolis sian lastan vorton!

HÅKON

(senvole metas la manon sur la glavon) Cxu vi eble venis al Viken kun
forta aro, duko?

DUKO SKULE

Mi ne respondecas en tio cxi.

EPISKOPO NIKOLAS

Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas
funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en
la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas -- tiel foren
kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran
funebran paroladon; en antauxa tempo mi cxiam timis, ke regxo Sverre
estus gxin faronta --

HÅKON

Ne parolu tiel sovagxe, sinjoro!

DUKO SKULE

Vi fortrancxas el la kara momento, kiu restas al vi!

HÅKON

Via okulo jam estas inerta!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaux vidas Vin, kie Vi staras; sed
ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn
_tie_ --; auxskultu kaj lernu, regxo! -- Mia parencaro estis la plej
potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el gxi; _Mi_ volis
esti la plej granda el ili cxiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi
komencis avidi faregojn; Sxajnis al mi, ke ne eblis atendi gxis mi
maturigxus; -- ekstaris regxoj kun malpli da rajto ol mi, -- Magnus
Erlingsson, Sverre pastro --; ankaux _Mi_ volis esti regxo; sed unue
estro, -- estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie
la unuan fojon mi partoprenis. La suno levigxis, kaj fulmis miloj da
brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaux al ludo; sole
mi sentis min prema en la koro. Sovagxe atakis nia aro; sed _mi_ ne
povis aliri -- mi timis! Cxiuj aliaj estroj de Magnus batalis
maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fugxis supren la
Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaux ol mi reatingis la
fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestajxojn
en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; -- ankaux mi devis lavi la
miajn, sed ne pro sango. Jes, regxo, mi estis timema; kreita por
estri -- kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaux fulmo; post tiu horo
mi malamis cxiun viron; mi pregxis sekrete en la pregxejoj, mi ploris
kaj genuis cxe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris
sanktajn promesojn; strecxe mi provis en batalo post batalo, cxe
Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, --
cxiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion
lauxte kaj moke, kaj de tiu tago cxiu viro en la aro ridis, kiam
Nikolas Arnason antauxeniris milite vestita. -- Timema, timema --,
kaj tamen mi volis esti estro, volis esti regxo, sentis min ja kreita
regxo, povus antauxenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la
sanktuloj mem, kiuj sxlosis por mi la barilon...

HÅKON

Ne plendu pri la cxielo, episkopo! Vi multe malamis!

EPISKOPO NIKOLAS

Jes, mi multe malamis; malamis en cxi tiu lando cxiun kapon, kiu
altigxis super la amason. Sed mi malamis, cxar mi ne povis ami.
Belajn virinojn, -- ho, mi povus ankoraux gluti ilin per sparkantaj
okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraux mia avido estas faligi
virojn kaj sine cxirkauxbraki virinojn; -- sed mi spertis en _tio_
kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forsxtelita ekde la
naskigxo; -- la bolanta donaco de la deziro -- kaj tamen kriplulo!
Jen mi do farigxis pastro; regxo aux pastro tiu viro devas esti, kiu
volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro!
Jes, al unu eklezia ago la cxielo precipe kreis min, -- tiu atingi la
altajn tonojn, -- kanti per virina vocxo en la grandaj ekleziaj
festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi -- la duonulo --
kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por
sia vivotasko! Estis tempoj, kiam sxajnis al mi, ke tia postulo povus
esti merita; jen mi kusxis sur la malsanlito, frapita de timo por
puno kaj jugxo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj
artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraux _mi_, ke oni faris
maljustajxon; _mi_ estas la plendanto!

DUKO SKULE

(mallauxte) Sinjoro -- la letero! Ne restas por Vi longa tempo!

HÅKON

Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!

EPISKOPO NIKOLAS

La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro dauxre vivu sur la
tero. Sed Vi, regxo Håkon, Vi devus gardi Vin; cxar kiel la cxielo
kontrauxstaris _min_ kaj kaptis damagxon por pago, tiel Vi
kontrauxstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la felicxon de la
lando --

HÅKON

Ha -- duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton cxi tie!

DUKO SKULE

(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiajxo!

EPISKOPO NIKOLAS

(al _Håkon_) Li kontrauxstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas
fiksita sur la sxultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la
cxerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon
de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la
lando, se tio okazus; kaj cxi tie ne estu grandegulo; cxar mi neniam
estis grandegulo! (laca li malantauxen klinigxas sur la benko.)

DUKO SKULE

(jxetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon!
Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraux morti!

EPISKOPO NIKOLAS

Kiel sombrigxas antaux miaj okuloj! -- Regxo, lastan fojon, -- cxu Vi
volas dividi kun la duko?

HÅKON

Ecx ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!

EPISKOPO NIKOLAS

Bone kaj bele. (mallauxte) La fidon Vi almenaux perdu. (vokas)
Viljam!

DUKO SKULE

(mallauxte) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

(ne lin auxskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras
lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan
oleadon, cxiuj miaj pekoj ja farigxis pardonataj?

SIRA VILJAM

Cxiuj pekoj, de Via naskigxo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la
oleadon.

EPISKOPO NIKOLAS

Ne pli longe? Ne gxis mi foriros?

SIRA VILJAM

Sinjoro, Vi ne pekos cxi-nokte.

EPISKOPO NIKOLAS

Hm, neniu povas scii --; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de
episkopo Absalon, -- donu gxin al la eklezio, -- kaj legu aldone sep
grandajn komunajn pregxojn.

SIRA VILJAM

Sinjoro, Dio estos al Vi graca!

EPISKOPO NIKOLAS

Sep aldonajn pregxojn, mi diras -- por tio per kio mi pekos
cxi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al
_Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro,
kaj ke eble montrigxus, ke Håkon estas la gxusta, -- kion vi tiam farus?

DUKO SKULE

Je la nomo de Dio, -- tiam li ja estu regxo.

EPISKOPO NIKOLAS

Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru cxiun faldajxon en via
koro; respondu kvazaux vi starus antaux la tribunalo! Kion Vi faros,
se li estas la gxusta?

DUKO SKULE

Klini min kaj lin servi.

EPISKOPO NIKOLAS

(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_)
Duko, mi estas malforta kaj laca; farigxas mi milda kaj ema al
pacigxo --

DUKO SKULE

Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie gxi estas?

EPISKOPO NIKOLAS
Unue iu alia afero; -- mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj --

DUKO SKULE

(senpacience) Jes, jes; mi vengxos cxion kontraux ili --

EPISKOPO NIKOLAS

Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel
Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la vengxo. Bruligu
la liston.

DUKO SKULE

Bone, bone; kiel Vi volas.

EPISKOPO NIKOLAS

Cxi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu --

DUKO SKULE

(jxetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas gxi! Kaj
nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne
parolas.

EPISKOPO NIKOLAS

(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!

HÅKON

(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!

(_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)

DUKO SKULE

(skuas la brakon de la episkopo) La felicxo de Norvegio tra centoj da
jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!

EPISKOPO NIKOLAS

Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_

DUKO SKULE

Je la beateco de niaj animoj, -- kie estas la letero de Trond
pastro!

EPISKOPO NIKOLAS

(voke:) Ankoraux sep pregxojn, Viljam!

DUKO SKULE

(ekster si mem) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS

Estas _tiu_, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantauxen sur la
benko kaj mortas)

DUKO SKULE

(ekpasxas malantauxen kun senvola krio, kaj kovras sian vizagxon per
la manoj) Dio vi cxiopova!

MONAHXOJ

(venas fugxe el la kapelo) Savu sin kiu povas!

KELKAJ VOCXOJ

Cxio malbona liberigxis cxi-nokte!

ALIULOJ

Ridigxis lauxte el la angulo! -- Kriigxis: "Ni havas lin!" --
Cxiuj lumoj estingigxis!

HÅKON

Nun mortis episkopo Nikolas.

MONAHXOJ

(fugxas elen dekstre) _Pater noster, -- pater noster!_

HÅKON

(proksimigxas al _Skule_ kaj diras mallauxte:) Duko, mi ne volas
esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaux
ol li mortis; -- sed de morgaux Vi ree devos meti vian potencon kaj
dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, -- ni du ne povos
kune antauxeniri.

DUKO SKULE

(rigardas lin kvazaux senkonscie) Kune antauxeniri --?

HÅKON

Morgaux mi kunvokos tingon en la regxa korto; tie cxio devos esti
ordigata inter ni. (eliras dekstre)

DUKO SKULE

La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj
lukto kaj teruro! Ho, se mi povus pregxi! -- Ne, -- agi mi devas; --
cxi-vespere mi devas fari la decidan pasxon (al _Viljam_:) Kien iris
la regxo?

SIRA VILJAM

(timigata) Kristo liberigu min, -- kion Vi volas al li?

DUKO SKULE

Cxu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin cxi-nokte? (eliras dekstre)

SIRA VILJAM

(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la
kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraux sep pregxojn; -- mi
opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)


CXAMBRO EN LA REGXA KORTEGO

(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaux flankaj muroj estas
pli malgrandaj pordoj; pli antauxe dekstre estas fenestro. Lampo
lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj
pli fone lulilo, en kiu la regxa infano dormas; _Margrete_ sidas
genue cxe la infano.)

MARGRETE

(lulas kaj kantas:)

  Altigxas la plafono
  al la cxiel' por vi;
  nun flugas eta Håkon
  en sia songx' al Di'.

  Metigxis jen sxtuparo
  de l' ter' al la cxiel';
  ascendas eta Håkon
  al supro kun angxel'.

  La angxelet' de Dio,
  infan', li gardas vin;
  Di' benu etan Håkon,
  kungardas mi, patrin'.

(Mallonga pauxzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.)

MARGRETE

(ekstaras kun krio de gxojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro!
-- Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu cxi renkonto!

DUKO SKULE

Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la regxo?

MARGRETE

Cxe episkopo Nikolas.

DUKO SKULE

Hm, -- nu ja, do li devas baldaux esti cxi tie.

MARGRETE

Kaj cxu vi volas interparoli kaj interkonsenti, farigxi amikoj
denove, kiel en pasintaj tagoj?

DUKO SKULE

Mi bonvolus.

MARGRETE

Ankaux Håkon bonvolus; kaj cxiun tagon mi pregxas al Dio, ke tio
okazu. Ho, sed venu por rigardi -- (kaptas lian manon, kaj kondukas
lin al la lulilo)

DUKO SKULE

Via infano!

MARGRETE

Jes, tiu cxarma infano estas mia; -- cxu ne estas mirinde? Li
nomigxas Håkon, kiel la regxo! Jen vidu liajn okulojn -- ne, vi ja ne
povas vidi ilin nun, kiam li dormas, -- sed li havas grandajn bluajn
okulojn; kaj li povas ridi kaj strecxi la manojn kaj ekkapti min, --
kaj li jam konas min! (zorgeme sxi ordigas la lulilvestajxojn)

DUKO SKULE

Håkon ricevas filojn, la episkopo auxguris.

MARGRETE

Tiu cxi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj
regno, -- kaj tiel estas ankaux por Håkon. -- Ho, estas kvazaux mi ne
vere povas kredi pri la felicxo; mi havas la lulilon staranta antaux
mia lito; cxiun nokton, kiam mi vekigxas mi rigardas, cxu gxi estas
tie, -- aspekte mi timus, ke estas nur songxo --

DUKO SKULE

(auxskultante iras al la fenestro) Cxu ne estas la regxo --?

MARGRETE

Jes; li supreniras la alian sxtuparon; mi volas sercxi lin! (kaptas
la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule!
Staru garde cxe la regxa infano dume, -- jes cxar krome li estas
regxa infano -- tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekigxos, klinu
vin profunden, kaj salutu lin, kiel regxoj estu salutataj! Nun mi
sercxos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la
parencaron! (eliras dekstre)

DUKO SKULE

(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro
vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli
proksime al la trono ol cxiuj aliaj. Cxio prosperas por Håkon. Eble
li estas la malgxusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel
antauxe; la episkopo volis skui gxin, sed ne havis tempon pro la
morto, ne permeson de Dio. Dio sxirmas Håkon, li retenis la
fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ jxuri sur la eldiro de la
episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj.
Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus
lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas cxe
Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas
elsarki gxin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio
parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malgxusta, dum mi forjxetas
mian vivon. (eksidas cerbumante cxe tablo dekstre.) Kaj se mi nun
gajnus landon kaj regnon, cxu ne la dubo sidus tie same profunde min
rongxante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj?
-- Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la regxa segxo
dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu
sidas tie supre. -- La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon!
Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi cxiopova, vi, kiu por mi statigis
cxion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (pasxas tien kaj
reen; haltas kaj pripensas) Urgxas rompi cxiujn pontojn krom unu, kaj
venki aux fali _tie_, -- diris la episkopo je la regxa nupto en
Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi
forludis kaj splitis miajn fortojn defendante cxiujn pontojn. --
(rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aux
neniam! Ambaux estas ni cxi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron
ol Håkon cxi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, -- gxi rare
estas cxe mia flanko. (sxancelante) Sed nun cxi-nokte -- tuj --? Ne,
ne! Ne cxi-nokte! -- Ha, ha, ha, -- jen gxi denove estas, la
pripenso, -- la sxanceligxo! Håkon ne sentas tiajxon; li iras rekte
antauxen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn pasxojn sur la planko,
kaj subite haltas cxe la lulilo.) La regxa infano! -- Kia bela
frunto. Gxi songxas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon,
kaj rigardas gxin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira
animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al
Håkon. -- (Li tuj retiras sin.) La regxan infanon, diris la regxino!
Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti regxojn! Se
Håkon mortos antaux mi, cxi tiu infano levigxos sur la tronon; kaj mi
-- mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel
regxon! (en kreskanta ribelo) Cxi tiu infano, la filo de Håkon, sidu
tie supre sur la segxo, al kiu mi eble estas pli proksima, -- kaj mi
staru antaux lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco,
vidu mian vivotaskon kusxi nefarita, -- mortu sen esti estinta regxo!
-- Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, -- ventegas cxi-vespere,
ventas elen el la fjordo --! Se mi kunprenus la regxan infanon? La
Trondhejmanojn mi povas fidi. -- Kion Håkon kuragxus riski, kiam lia
infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi
kaj venkos. Mi pagos ilin regxe, kaj ili faros. -- Okazu! Alpasxu;
trans la fauxkon nun la unuan fojon! -- Se mi povus vidi, cxu vi
havas la okulojn de Sverre -- aux de Håkon Sverrisson --! Li dormas.
Mi ne povas vidi ilin. (pauxzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco,
vi eta regxa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon jugxu; ankoraux
unu fojon mi volas paroli kun li.

MARGRETE

(venas kune kun la regxo de la cxambro dekstre) La episkopo morta!
Ho, kredu min, cxiu malpaco mortos kun li.

HÅKON

Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojagxo.

MARGRETE

Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, -- Håkon
promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaux! (mansignas cxe la pordo
maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)

DUKO SKULE

Regxo Håkon, ni ne disigxu kiel malamikoj cxi tiun fojon. Cxio
malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.

HÅKON

Al tio la lando kutimigxis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas
kun mi; cxiu malamiko falas, kiu kontrauxstaras min. Ne plu estas
Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortigxis, Gutorm
Ingason mortis, ankaux Sigurd Ribbung, -- cxiuj postuloj, kiuj
prezentigxis en la regna kunveno en Bergen, pruvigxis senpotencaj, --
de kiu do venus la terura tempo nun?

DUKO SKULE

Håkon, mi timas ke gxi venus de mi!

HÅKON

Kiam mi farigxis regxo, mi donis al Vi la trionon de la regno --

DUKO SKULE

Vi retenis mem du trionojn!

HÅKON

Cxiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la
duonan regnon.

DUKO SKULE

Mankas dek sxipdistriktoj.

HÅKON

Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antauxe estis!

DUKO SKULE

Sed Vi estas regxo! Neniu devas esti regxo super mi! Mi ne estas
kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!

HÅKON

(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La cxielo sxirmu Vian
prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)

DUKO SKULE

(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aux
mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas dauxre esti mia estro; Ni
du devas dividi!

HÅKON

Tion Vi kuragxas diri al mi!

DUKO SKULE

Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon
Håkonsson.

HÅKON

Eble estas Via intenco --

DUKO SKULE

Auxskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al
mi la dek sxipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan
regxolandon, sen impostoj kaj kontribuajxoj al Vi. Norvegio estis
antauxe dividita en du regnojn; -- ni volas neperfide kune stari --

HÅKON

Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiajxon!

DUKO SKULE

Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni
du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!

HÅKON

Cxiu senarba insuleto estas sxtono en la konstruajxo, kiun starigis
Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu,
kion ili kunligis? Neniam!

DUKO SKULE

Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn lauxvice! Vi regis
longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; -- mi
volas esti regxo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon gxis Vi
revenos hejmen, estri kaj gvidi cxion al la plej bona; -- estas
strecxige kaj fortosxtele cxiam sidi garde. Håkon, cxu Vi auxdas, --
tri jarojn lauxvice; ni intersxangxu la kronon!

HÅKON

Cxu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?

DUKO SKULE

Neniu krono estas tro vasta por mi!

HÅKON

Rajto de Dio kaj voko de Dio bezonigxas por porti la kronon.

DUKO SKULE

Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?

HÅKON

Por tio mi havas la verdikton de Dio.

DUKO SKULE

Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, --
tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas
potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! -- Vi ne volas
dividi la regxan potencon? Nu ja -- do ni elektu la lastan rimedon;
-- Håkon, ni du luktu unu kontraux la alia, viro kontraux viro, per
pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!

HÅKON

Cxu Vi parolas serioze, sinjoro?

DUKO SKULE

Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!

HÅKON

Do estas malgranda espero por savo de Via animo.

DUKO SKULE

Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!

HÅKON

Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke
estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la regxan
tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La
regxa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri sxtupojn
alte super la planko: -- abomene, abomene, -- se _tio_ estus esti
regxo, mi jxetus la tutan regxecon en Vian cxapelon, kiel oni jxetas
obolon al almozpetanto.

DUKO SKULE

Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj jugxas min tiel!

HÅKON

Vi havas cxiujn donacojn de la animo, sagxeco kaj kuragxo; Vi estas
kreita por stari plej proksime al la regxo, sed ne esti regxo
mem.

DUKO SKULE

Tion ni volas nun provi!

HÅKON

Nomu unu solan regxan verkon, kiun Vi faris en cxiuj tiuj jaroj kiam
Vi regis por mi! Cxu la Bagloj aux la Ribbungoj iam estis pli
potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabigxis de
ribelantaj aroj; -- cxu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj
sensperta, kiam mi prenis la regadon; -- vidu min -- cxio falis
subigxe, kiam mi farigxis regxo; ne plu estas Bagloj, neniuj
Ribbungoj!

DUKO SKULE

Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; cxar en _tio_ la dangxero estas
plej granda. Aro devas stari kontraux aro, postulo kontraux postulo,
landparto kontraux landparto, se la regxo estu la plej potenca. Cxiu
vilagxaro, cxiu parencaro devas aux lin bezoni aux timi lin. Se Vi
forigos cxiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi
mem.

HÅKON

Kaj Vi volas esti regxo, -- Vi, kiu jugxas tiel? Vi povus farigxi
tauxga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis
Vin, kaj gxin Vi ne komprenas. Cxu Vi ne vidas, ke la norvega regno,
kiel Harald kaj Olaf starigis gxin, nur estas komparebla kun
pregxejo, kiu ankoraux ne estas konsekrita? La muroj altigxas kun
fortaj kolonoj, la tegmenta volbo strecxas sin vaste supre, la
turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la
palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta
animo de Dio ne estas enspirita enen en gxin; gxi ankoraux ne ricevis
konsekron. -- _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis
_regno_, gxi farigxu _popolo_. Trondhejmano staris kontraux Vikenano,
Egdo kontraux Hordo, Håleygo kontraux Sygno; cxiuj farigxu de nun nur
unu, kaj cxiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_
estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn sxultrojn; _tio_ estas la
faro, kiun faru nun la regxo de Norvegio. Tiun faron, duko, gxin mi
pensas, ke Vi lasas kusxi, cxar certe, Vi ne kapablas.

DUKO SKULE

(frapita) Kunigi --? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj
Vikenanojn, -- tutan Norvegion --? (dubema) Neeblas! Tiajxon neniam
rakontis la Norvega sagao!

HÅKON

Por _Vi_ tio estas nefarebla; cxar Vi kapablas nur fari la malnovan
sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko
fendi la nubojn.

DUKO SKULE

(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, -- veki gxin tiel ke
gxi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Gxi
frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas gxin de la diablo,
Håkon; gxi neniam realigxu, kiam mi havas fortojn meti la sxtalcxapon
sur mian kapon!

HÅKON

Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas gxin tiom longe kiom
mi portas la regxan ringon de Sankta Olaf cxirkaux mia frunto!

DUKO SKULE

Do falu la regxa ringo de Sankta Olaf!

HÅKON

Kiu verku tion?

DUKO SKULE

Mi, se neniu alia.

HÅKON

Vi, Skule, Vi farigxos sendangxera sur la tingo morgaux.

DUKO SKULE

Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!

HÅKON

(montras al la pordo) Iru, sinjoro, -- kaj lasu tion en forgeso, ke
ni parolis, per akraj langoj cxi-vespere.

DUKO SKULE

(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj
langoj venontan fojon. (eliras en la fono)

HÅKON

(post mallonga pauxzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas.
Li devas, li cedu kaj subigxu; mi bezonas cxi tiun fortan brakon,
tiun sagacan kapon. -- Se trovigxas kuragxo kaj sagaco en tiu cxi
lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo;
estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti
min estas spiti cxielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras
kontraux la volon de la cxielo, -- cxar la cxielo ja multe faris por
mi.

DAGFINN BONDE

(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema cxi-nokte; la duko certe
elpensas malbonon.

HÅKON

Kion vi diras?

DAGFINN BONDE

Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas
suficxe certe.

HÅKON

Cxu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!

DAGFINN BONDE

Ne, sed estas io alia. Liaj sxipoj kusxas pretaj por forvelo; okazos
tingo sursxipe.

DAGFINN BONDE

Vi eraras --! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.

DAGFINN BONDE

Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)

HÅKON

Ne, -- estus ja neimageble! La duko ne kuragxas ekstari kontraux min.
Dio tion ne al li permesos, -- Dio, kiu faris cxion tiel mirinde bele
por mi gxis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas
komencanta! -- Ankoraux mi malmulte faris; sed mi auxdas la
sentrompan vocxon de Dio voki en mi: Vi antauxenigu grandan regxan
verkon en Norvegio.

GREGORIUS JONSSON

(venas de la fono) Mia sinjoro kaj regxo!

HÅKON

Gregorius Jonsson! Cxu Vi venas cxi tien?

GREGORIUS JONSSON

Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _gxis nun_ mi sekvis la dukon;
_nun_ mi ne plu kuragxas sekvi lin.

HÅKON

Kio okazis?

GREGORIUS JONSSON

Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastigxos tra la lando.

HÅKON

Parolu, parolu!

GREGORIUS JONSSON

Mi timas auxdi la sonon de miaj propraj vortoj; -- do sciu -- (kaptas
lian brakon kaj flustras)

HÅKON

(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!

GREGORIUS JONSSON

Dio donu ke mi farus.

HÅKON

Neauxdite! Ne povas tiel esti!

GREGORIUS JONSSON

Je la kara sango de Kristo, tiel estas!

HÅKON

Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; cxiuj miaj viroj arigxu.

(_Gregorius Jonsson_ eliras.)

HÅKON

(pasxadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al
la pordo de la cxambro de _Margrete_, frapas, kaj dauxre pasxadas
tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete!
(dauxre pasxadas tien kaj reen)

MARGRETE

(cxe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la sxultroj
sxi havas rugxan sxnurmantelon, kiun sxi tenas strikte kovre sur la
brusto) Håkon! Cxu estas vi?

HÅKON

Jes, ja; vi devas elveni.

MARGRETE

Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitigxinta.

HÅKON

Aliajxon mi nun havas por pripensi.

MARGRETE

Kio okazis?

HÅKON

Donu al mi bonan konsilon! Jxus mi ricevis la plej malbonan el cxiuj
novajxoj.

MARGRETE

(time) Kiun novajxon, Håkon?

HÅKON

Ke nun estas du regxoj en Norvegio.

MARGRETE

Du regxoj en Norvegio! -- Håkon, kie estas mia patro?

HÅKON

Li prenis regxan nomon sur la sxipo; nun li velos al Nidaros por sin
kroni.

MARGRETE

Ho, Dio, vi cxiopova --! (falglitas sur la benkon, kovras la
vizagxon per siaj manoj kaj ploras)

HÅKON

Du regxoj en la lando!

MARGRETE

Mia edzo unu, -- kaj mia patro la alia!

HÅKON

(pasxadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon,
Margrete! Cxu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj
malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan
militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. --
Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaux ol li
atingos al Nidaros!

MARGRETE

(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!

HÅKON

Cxu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi
diras!

MARGRETE

(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kusxas genue) Ho, cxu
vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!

HÅKON

Via patro --; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas sxin)
Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio
cxi. (iras al la fenestro) Duko Skule farigxos al mi pli akra ol
cxiuj aliaj malamikoj; -- Dio, Dio, -- kial vi frapas min tiel
malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li
ekskuigxas, auxskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel
malfrue en la vespero?

VOCXO DE INGA

(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!

HÅKON

(kun krio) Mia patrino!

MARGRETE

(eksaltas) Inga!

HÅKON

(rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia
patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi
demandas, kial Dio min frapas!

INGA

(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!

HÅKON

(suprenlevas sxin) Venu -- envenu; cxi tie estas hele kaj varme!

INGA

Cxu mi rajtas enveni al vi!

HÅKON

Ni neniam plu disigxos.

INGA

Mia filo -- mia regxo, -- Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris
en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi
aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disigxi de vi!

HÅKON

Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni
nun! Margrete, -- mia patrino, -- mi grave pekis; mi fermis mian
koron por vi du, kiuj estas tiom ricxaj je amo.

MARGRETE

(jxetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; cxu mi nun staras
proksime al vi?

HÅKON

Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi sagxajn konsilojn, sed por lumi
kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en
mi!

DAGFINN BONDE

(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona
okazis!

HÅKON

(ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si)
Mi scias; sed ne estas dangxero, maljuna Dagfinn! Se estas du regxoj
en Norvegio, tamen estas nur unu en la cxielo, -- kaj _li_ certe
kapablas!

Kurteno




KVARA AKTO


(Granda halo en la regxa korto en Oslo. _Regxo Skule_ festenas kun
sia hirdo kaj siaj estroj. Antauxe maldekstre staras la honora segxo,
kie _Skule_ sidas, ricxe vestita en purpurmantelo kaj regxa ringo
cxirkaux la kapo. La tablo de la noktomangxo, cxirkaux kiu la gastoj
trovis sidlokojn, strecxas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte
kontrauxe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli
malaltstataj gastoj regaligxas starantaj cxe la dekstra flanko.
Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno
proksimigxas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaux parte
ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas cxiuj
samtempe.)

PÅL FLIDA

(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo
volas prezenti sian kanton honore al regxo Skule.

JATGEJR

(ekstaras antauxe meze sur la planko)

  Skule kunvokis al Eyrating'
  dum meso en Nidaros';
  farigxis li regxo sub sonorilad';
  brila la apoteoz'.

  Suden al Gudbrandvalo la regx'
  trans Dovre en negxo kaj vent'
  iris kun hird', kaj valanoj en plor'
  liberigxis per kara argxent'.

  Sakris la Opplandan' en koler'
  al Skule sur Mjors, la lag';
  marsxis li tra la Rauxma-regn'
  al Låka, al venka tag'.

  Estis la sankta fasta-semajn';
  atakis la Birkibejn-ar';
  Knut jarlo gxin estris, -- parolis la glav'.
  Ni vadis en sanga mar'.

  Depost la tagoj de Sverre regx',
  farigxis ne tia batal';
  rugxigxis de sang' la vintra ej'
  pro labor' de la akra sxtal'.

  Fugxe forkuris la Birkibejnoj, --
  kaj glav' kaj sxild' forjxetigxis.
  Centoj tamen forkuris ne;
  sternitaj nur glaciigxis.

  Neniu konas de Håkon la voj'; --
  por Skule urboj kaj kasteloj.
  Longe sidu Skule regx'!
  Saluton de viaj norvegoj!

LA VIROJ DE SKULE

(eksaltas kun sturma gxojego, levas la krucxojn kaj kalikojn aeren,
interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj!

REGXO SKULE

Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Gxi estas tia, kia mi plej bone
sxatas gxin; cxar gxi lauxdas miajn virojn same varme kiel min
mem.

JATGEJR

Estas honoro por la regxo, ke liaj viroj lauxdigxas.

REGXO SKULE

Prenu cxi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu
min; mi volas havi multajn skaldojn cxe mi.

JATGEJR

Bezonigxos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri cxiuj Viaj
faroj.

REGXO SKULE

Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas
honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi
estas regxo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; cxio kion vi
bezonos donigxos al vi senpage.

JATGEJR

(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaux ege mankos al Vi,
sinjoro.

REGXO SKULE

Kaj kio?

JATGEJR

Regxaj malamikoj, pri kies fugxo kaj falo mi povus fari kantojn.

MULTAJ INTER LA VIROJ

(sub ridado kaj aplauxdo) Bone dirite, Islandano!

PÅL FLIDA

(al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti
en cxiu skalda verko, tiel ankaux en la via.

JATGEJR

Mensogo, sinjoro kortestro?

PÅL FLIDA

Jes; vi diras, ke neniu scias kie regxo Håkon vagas; ne estas tiel;
certa mesagxo diras, ke Håkon estas en Nidaros.

REGXO SKULE

(ridetante) Jes, li honorigis la regxan infanon kaj donis al gxi
regxan nomon.

JATGEJR

Tion mi auxdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne
posedas.

REGXO SKULE

Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.

BÅRD BRATTE

Sed strecxe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni
devas almozpeti transporton.

JATGEJR

Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto;
nun ili finas sammaniere.

PÅL FLIDA

En Bergen cxirkauxiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj
cxion kio estas sankta; li ne auxskultis meson la novjartagon.

BÅRD BRATTE

Li havis suficxan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li
staris hakante siajn argxentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; -- ion
alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj lauxtvocxa parolo
inter la gastoj)

REGXO SKULE

(suprenlevas sian krucxon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj
dankas Vin kaj cxiujn miajn novajn virojn. Cxe Låka Vi luktis kuragxe
por mi, kaj al Vi grandparte ni sxuldas la venkon.

BÅRD BRATTE

Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaux
komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas
antauxe en la aro. Sed domagxe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis
ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaux ol ili kuragxos ataki
nin denove, mi timas.

REGXO SKULE

Atendu gxis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo
sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto cxe Tunsberg; kaj Arnbjørn
Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin suficxe
fortaj, ili certe auxdigos de si.

BÅRD BRATTE

Tion ili ne kuragxas post la granda perdo de viroj cxe Låka.

REGXO SKULE

Ni ellogos ilin per ruzajxo.

MULTAJ VOCXOJ

Jes, jes, -- faru tion, sinjoro!

BÅRD BRATTE

Ruzajxoj abundas cxe Vi, regxo Skule, Viaj malamikoj neniam ion
scias, antaux ol Vi estas super ilin, kaj cxiam estas Vi _tie_, kie
ili malplej atendus.

PÅL FLIDA

Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.

REGXO SKULE

Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi jxuras, ke kiam ni venontan
fojon renkontigxos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas
senfeligi tiajn vargojn.

BÅRD BRATTE

Kun ilia bona volo ni ne renkontigxos; farigxos cxaso tra la tuta
lando.

REGXO SKULE

Tion ni ankaux faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la
landon cxi tie oriente; poste ni kolektos sxipojn, velos cxirkaux la
promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.

BÅRD BRATTE

Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne
malpermesos al Vi elporti la cxerkon de Sankta Olaf al la tingejo,
kiel ili faris cxi-auxtune, kiam Vi honorigxis kiel regxo.

REGXO SKULE

La cxerko estu elportata; mi volas porti mian regxan nomon tute
legxe.

JATGEJR

Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la
dormantan viron!

(eksplodo de rido inter la viroj)

REGXO SKULE

La dormantan viron?

JATGEJR

Cxu vi ne scias, sinjoro, ke regxo Håkon nomigxas "Håkon-dorm'";
cxar li sidas kvazaux paralizita, depost kiam Vi prenis la regan
potencon.

BÅRD BRATTE

Li kusxas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble songxas, ke li
ankoraux estas regxo.

REGXO SKULE

Ke li songxu; li neniam songxos sin al la regxeco.

JATGEJR

Ke lia dormo farigxu longa kaj sen songxoj, kaj mi ekhavos materialon
por poemo.

LA VIROJ

Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!

REGXO SKULE

Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti
bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari;
-- cxiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestajxojn, oron kaj
argxenton, kiel heredon kaj posedajxon post tiu malamiko, kiun li
faligos; kaj cxiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu
mortigos vasalon, mem farigxu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton
de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj cxiuj tiuj, kiuj
antauxe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompencigxu regxe
alimaniere.

LA VIROJ

(eksaltas en sovagxa gxojo) Vivu, vivu regxo Skule! Konduku nin
kontraux la Birkibejnojn!

BÅRD BRATTE

_Nun_ Vi estas certa pri la venko en cxiuj bataloj!

PÅL FLIDA

Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi
longe deziris ekhavi.

BÅRD BRATTE

Mi volas havi la masxkirason de Bård Torsteinsson; gxi savis lian
vivon cxe Låka, cxar gxi rezistas kontraux hakoj kaj pikoj.

JATGEJR

Ne! Vi lasu gxin al mi; gxi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin
markojn de oro intersxangxe.

BÅRD BRATTE

De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?

JATGEJR

Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.

LA VIROJ

(cxiuj samtempe) Kaj mi volas havi -- mi volas havi --

(La cetero farigxas neklara en la bruo.)

PÅL FLIDA

For, cxiu al sia logxejo; memoru, ke vi estas en la halo de la
regxo.

LA VIROJ

Jes, jes! -- vivu la regxo, vivu regxo Skule!

REGXO SKULE

Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe cxe la trinkotablo
cxi-nokte.

HIRDANO

(kiam la aro estas ironta) Morgaux ni lotos pri la havajxoj de la
Birkibejnoj.

IU ALIA

Lasu la hazardon decidi!

IUJ

Ne, ne!

ALIULOJ

Jes, jes!

BÅRD BRATTE

Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.

PÅL FLIDA

Kaj poste ili faligos la urson.

(Cxiuj eliras en la fono.)

REGXO SKULE

(atendas gxis la viroj foriris; la strecxo en liaj trajtoj
malstrecxigxas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi
estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, sxajnigi
rideton al la estonteco, kvazaux mi estus senskue certa pri la rajto
kaj la venko kaj la felicxo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri
tio, kio rongxas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj
la batalo cxe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon
kontraux min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du regxoj, --
kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antauxe venkis super la
Birkibejnoj! La sxildoj staris fikse en la negxo, sed estis neniu
malantaux ili; -- la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn
kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti
ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas
kasxita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la cxielo, do ne estas
iu certa legxo tie supre, kiun cxio sekvas? Ne estas iu venkanta
potenco en _tio_, havi la rajton. (sovagxe interrompante) Mi estas malsana,
mi estas malsana! -- Kial la rajto ne estus cxe mia flanko? Cxu ne estas
kvazaux Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon?
(cerbumante) La ebleco estas ambauxflanke egala; -- ne plumo pli peza
sur unu taso de la pesilo ol cxe la alia; kaj tamen -- (skuas la kapon)
tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por
jxeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso
pri regxa rajto senintence venas sur min, tiam estas cxiam li, neniam
mi, kiu estas la vera regxo. Se mi vidu min kiel la gxustan, tiam tio
farigxu per artajxo; mi devas starigi troveman konstruajxon, sagacan
verkon; mi devas forpeli de mi memorajxojn, kaj preni la fidon
perforte. Tiel neniam estis antauxe. Kio okazis, kio poste faris min
tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, -- per tio la
necerteco farigxis eterna; sed gxi ne farigxis pli granda. Cxu Håkon
do lastatempe faris iun grandan regxan agon? Ne, siaj plej grandajn
agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas
dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas
kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni
perdis vorton ne povante retrovi gxin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas
gxin! Ne --! Jes, jes! nun mi havas gxin! -- "Norvegio estis
_regno_, gxi farigxu _popolo_; cxiuj farigxu unu, kaj cxiuj sciu en
si mem, ke ili _estas unu!_" Post kiam Håkon diris cxi tiujn
frenezulajn vortojn, li cxiam staras antaux mi kiel la gxusta regxo;
-- (timeme rigardas antauxen kaj flustras:) Cxu brilus Dia voko en
cxi tiuj strangaj vortoj? Cxu Dio konservis la ideon gxis nun, kaj
volas gxin elsxuti -- kaj elektis Håkon kiel semanton?

PÅL FLIDA

(venas de la fono) Sinjoro regxo, mi alportas novajxon.

REGXO SKULE

Novajxon?

PÅL FLIDA

Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg
metis siajn sxipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokigxis en la
urbon la lastajn tagojn.

REGXO SKULE

Bone, ni renkontos ilin -- morgaux, aux iam.

PÅL FLIDA

Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin
unue.

REGXO SKULE

Por tio ili ne havas suficxe da sxipoj, kaj ankaux ne viraron.

PÅL FLIDA

Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj sxipojn el cxie en
Viken.

REGXO SKULE

Pli bone; ni batos ilin cxiujn kiel cxe Låka.

PÅL FLIDA

Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn lauxvice.

REGXO SKULE

Kaj kial ne?

PÅL FLIDA

Cxar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiajxo okazis en la antauxa
tempo. -- Cxu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?

REGXO SKULE

Ne bezonigxas; estas nigra nokto, kaj ankaux nebulo.

PÅL FLIDA

Nu ja, la regxo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke cxiuj en
Viken kontrauxas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la
Birkibejnoj venos, ili aligxos al ili.

REGXO SKULE

(vigle) Pål Flida, cxu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn
al mia flanko?

PÅL FLIDA

(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne
estas imagebla.

REGXO SKULE

Kaj kial ne?

PÅL FLIDA

Ne, cxar Vi ja havas la Trondhejmanojn cxe Via flanko.

REGXO SKULE

Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaux mi volas havi!

PÅL FLIDA

Ne, sinjoro, ne fareblas.

REGXO SKULE

Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial -- kial ne?

PÅL FLIDA

Cxar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas
Trondhejmano, kaj cxar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj cxar
cxiam estis tiel.

REGXO SKULE

Jes, jes, vi pravas. Foriru.

PÅL FLIDA

Kaj mi neniun spionon sendu?

REGXO SKULE

Atendu gxis matenigxo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne
rakontas pri tiajxo; neniam antauxe estis tiel. Pål Flida respondas
al mi, kiel mi respondis al Håkon. Cxu estas sxtupoj supre kaj sube?
Cxu Håkon same altigxas super mi, kiel mi altigxas super Pål Flida?
Cxu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis
egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis regxo sur cxiu promontoro,
kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li faljxetis la
malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Pauxzo; li pasxas tien kaj
reen; poste li haltas.) Cxu viro povas preni la vokon de Dio de iu
alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita
malamiko? Cxu regxa pretendanto povas preni la regxan taskon sur sin,
tiel kiel li surprenas la regxan mantelon? La kverko, kiu faligxas
por dika sxiptabulo, cxu _gxi_ povas diri: Mi volas esti la masto de
la sxipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile
supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj,
sxvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore?
-- Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo;
_Tie_ vi kusxu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de cxiu okulo
supre en la tago; -- vi estas tiu, kiu stabiligas la sxipon en
ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun sxvelantaj veloj
konduku gxin antauxen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj
kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian
grandan regxan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom
tiu sola. Se mi ne povas preni gxin kaj fari gxin vero, mi vidas
neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj cxu mi ne povas tion
fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?

JATGEJR

(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro regxo, ke mi venas.

REGXO SKULE

Bone ke vi venas, skaldo!

JATGEJR

Mi auxdis la urbanojn paroli enigme en la logxejo pri tio, ke --

REGXO SKULE

Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojagxis en fremdaj
landoj, cxu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur sxati
gxin, -- ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ gxin, ami gxin el la plej
ardanta amo de la animo.

JATGEJR

Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por
ami.

REGXO SKULE

Nur _tiuj_ virinoj --?

JATGEJR

Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.

REGXO SKULE

La malfekundaj --? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej
ardanta amo?

JATGEJR

Tio ofte okazas.

REGXO SKULE

Kaj cxu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la
infanon de iu alia, cxar sxi mem neniun havas?

JATGEJR

Ho jes; sed tiel sxi ne agas sagxe.

REGXO SKULE

Sagxe?

JATGEJR

Ne, cxar sxi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon sxi
mortigas.

REGXO SKULE

Cxu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?

JATGEJR

Jes, sinjoro.

REGXO SKULE

(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaux du homoj en vi, islandano. Se
vi sidas inter la korta gvardio en gxoja societo, vi kovras cxiujn
viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas
el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio
klarigxas?

JATGEJR

Kiam Vi iras por nagxi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin,
kie la pregxejvizitantoj preterpasas; sed Vi sercxas por Vi
kasxejon.

REGXO SKULE

Kompreneble.

JATGEJR

Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam
multaj homoj estas en la halo.

REGXO SKULE

Hm. (mallonga pauxzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi
farigxis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?

JATGEJR

Poezion oni ne lernas, sinjoro.

REGXO SKULE

Oni ne lernas, cxu? Kiel do okazis?

JATGEJR

Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi farigxis skaldo.

REGXO SKULE

Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?

JATGEJR

_Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la gxojon -- aux
la dubon --

REGXO SKULE

Ankaux la dubon?

JATGEJR

Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.

REGXO SKULE

Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?

JATGEJR

Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.

REGXO SKULE

(malrapide) Tio aspektas la morto.

JATGEJR

Estas pli malbone; estas la krepusko.

REGXO SKULE

(rapide, kvazaux skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi
volas lukti kaj agi, -- ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam
vi envenis?

JATGEJR

Mi volis informi kion mi observis en la logxejo. La urbanoj kasxe
parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas cxu ni scias certe, ke
regxo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili gxojas.

REGXO SKULE

Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontrauxas min.

JATGEJR

Ili mokas, ke la sankta cxerko de regxo Olaf ne povis esti portata al
la tingejo, kiam Vi elektigxis regxo; ili diras ke estas malbona
auxguro.

REGXO SKULE

Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la cxerko _estu_ elportata;
gxi staru sub libera cxielo, ecx se mi tiru la Olaf-pregxejon en
ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie gxi staris!

JATGEJR

Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la
ago.

REGXO SKULE

Cxu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?

JATGEJR

Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semigxas unu post la alia, ricevas
vivon, kaj tiam ili naskigxas.

REGXO SKULE

Kaj se mi, kiu estas regxo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin,
cxu tiam cxiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?

JATGEJR

Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.

REGXO SKULE

Mi ne demandas cxu estas _peko_; sed mi demandas cxu estas
_fareble_!

JATGEJR

Mi ne scias.

REGXO SKULE

Cxu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis
al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?

JATGEJR

Jes, sinjoro.

REGXO SKULE

Cxu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la
poemon?

JATGEJR

Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne
bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)

REGXO SKULE

(post pauxzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la
profundan veron de Dio mem ne sciante, -- _Mi_ estas kiel malfekunda
virino. Tial mi amas la regxan ide-infanon de Håkon, amas gxin el la
plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti gxin! Gxi
mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aux ke gxi mortu inter
miaj manoj, aux ke gxi kresku granda inter la liaj? Cxu mi havos
pacon en la animo, se tio okazos? Cxu povas mi rezigni? Cxu povas mi
stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! --
Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, -- kaj cxirkauxe. Neniu
amiko --; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Cxu la skaldo
foriris el la korto?

HIRDANO

(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antauxhalo parolante kun la
gardanto.

REGXO SKULE

Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas
_Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas cxiuj tiuj regxaj pensoj,
kiuj tenas min maldorma, sciu.

JATGEJR

Mi komprenas, ke estas pri la regxaj pensoj kiel pri tiuj de la
skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas
silento kaj nokto cxirkauxe.

REGXO SKULE

Cxu _tiel_ estas ankaux pri tiuj de la skaldo?

JATGEJR

Jes, sinjoro; neniu kanto naskigxas sub taga lumo; gxi povas esti
skribata en sunlumo; sed gxi kreas sin en silenta nokta horo.

REGXO SKULE

Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?

JATGEJR

Tiu, kiun mi amis.

REGXO SKULE

Sxi do mortis?

JATGEJR

Ne, sxi perfidis min.

REGXO SKULE

Kaj sekve vi farigxis skaldo?

JATGEJR

Jes, sekve mi farigxis skaldo.

REGXO SKULE

(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por farigxi regxo?

JATGEJR

Ne tiun de la dubo; cxar tiam Vi ne tiel demandus?

REGXO SKULE

Kiun donacon bezonas mi?

JATGEJR

Sinjoro, Vi ja _estas_ regxo.

REGXO SKULE

Cxu vi cxiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_?

JATGEJR

(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Cxu Vi neniam
amis?

REGXO SKULE

Jes, iam, -- fajre, belege kaj peke.

JATGEJR

Vi havas edzinon.

REGXO SKULE

Sxin mi prenis por naski al mi filojn.

JATGEJR

Sed Vi havas filinon, sinjoro, -- milda kaj belega filino.

REGXO SKULE

Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi
bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun cxe mi, kiu obeas min sen mema
volo, -- kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj
malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas
morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!

JATGEJR

Acxetu al Vi hundon, sinjoro.

REGXO SKULE

Cxu ne homo servus?

JATGEJR

Por tia homo Vi devus longe sercxi.

REGXO SKULE

(subite) Cxu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Cxu vi volas esti mia
filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, -- Vi ricevu landon kaj
regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi
min!

JATGEJR

Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti --?

REGXO SKULE

Forjxetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos
vin!

JATGEJR

Ne, sinjoro, -- estus acxeti la kronon tro multekoste.

REGXO SKULE

Pripensu! Esti regxo estas pli ol esti skaldo!

JATGEJR

Ne cxiam.

REGXO SKULE

Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!

JATGEJR

La neverkitaj kantoj cxiam estas la plej belaj.

REGXO SKULE

Sed mi _devas_ -- mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi
tion sentas, -- se mi tion havas, mi estos savita!

PÅL FLIDA

(rapide envenas) Regxo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson
atingis kun sia tuta sxiparo al Elgjarnes!

REGXO SKULE

Al Elgjarnes --! Do li ne estas tre fore.

JATGEJR

Nun surmetu sxtalkirason! Se okazos vira falo cxi nokte, mi gxoje
estu la unua, kiu falos por Vi!

REGXO SKULE

_Vi_ kiu ne volis vivi por mi.

JATGEJR

Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas dauxre
vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)

PÅL FLIDA

(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj
povas esti en Oslo gxis horo!

REGXO SKULE

Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett;
li helpis multan, malgxojan kaj pentantan animon.

PÅL FLIDA

(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos
super nin, mi diras!

REGXO SKULE

Malfermu cxiujn pregxejojn, ke ni povos rifugxi tien kaj ricevi
gracon.

PÅL FLIDA

Vi povas frapi cxiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi
volas rifugxi en la pregxejojn!

REGXO SKULE

Jes, jes, tenu la pregxejojn malfermaj.

PÅL FLIDA

Estu certa, ke Håkon rompos la pregxejan pacon, kiam estas pri la
Vårbelgoj.

REGXO SKULE

Li ne faros; Dio sxirmos lin kontraux tia peko; -- Dio cxiam sxirmas
Håkon.

PÅL FLIDA

(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu auxdus Vin paroli nun, li
devus demandi: Kiu estas regxo en tiu cxi lando?

REGXO SKULE

(ridetas malgxoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando:
_Kiu_ estas regxo en cxi tiu lando?

PÅL FLIDA

(petante) Vi estas anime malsana cxi-nokte, sinjoro; ke mi agu por
Vi.

REGXO SKULE

Jes, jes, tiel faru.

PÅL FLIDA

(elironte) Unue mi volas rompi cxiujn pontojn.

REGXO SKULE

Frenezulo! Restu! -- Rompi cxiujn pontojn! Cxu _vi_ scias, kion _tio_
signifas? _Mi_ provis; -- gardu vin por tio!

PÅL FLIDA

Kion Vi do volas, sinjoro?

REGXO SKULE

Mi volas paroli kun Håkon.

PÅL FLIDA

Li respondos Vin per la lango de la glavo!

REGXO SKULE

Iru, iru, -- vi scios mian volon poste.

PÅL FLIDA

Cxiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Regxo Skule,
ni rompu cxiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la cxielon!

REGXO SKULE

(mallauxte) La cxielo ne fidas min; ankaux mi ne kuragxas fidi la
cxielon.

PÅL FLIDA

Mallonga farigxis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)

REGXO SKULE

Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed ecx ne
_unu_ karan, fidantan koron. Jen regxa mizero; nek pli, nek
malpli.

BÅRD BRATTE

(de la fono) Ekstere staras longe vojagxintaj homoj, kiuj petas
paroli kun vi, sinjoro.

REGXO SKULE

Kiuj estas?

BÅRD BRATTE

Virino kaj pastro.

REGXO SKULE

Enirigu la virinon kaj la pastron.

(_Bård_ eliras; _regxo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste
envenas nigre vestita virino; sxi portas longan virinan mantelon,
kapucxon kaj densan vualon, kiu kasxas la vizagxon; _pastro_
akompanas sxin kaj restas staranta apud la pordo.)

REGXO SKULE

Kiu estas vi?

LA VIRINO

Iu, kiun vi amis.

REGXO SKULE

(skuas la kapon) Trovigxas neniu, kiu tiajxon memoras. Kiu estas vi,
mi demandas?

LA VIRINO

Iu, kiu amas vin.

REGXO SKULE

Do vi certe estas unu el la mortintoj.

LA VIRINO

(proksimigxas kaj diras mallauxte kaj korege:) Skule Bårdsson!

REGXO SKULE

(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!

INGIBJORG

Cxu vi nun rekonas min, Skule?

REGXO SKULE

Ingibjorg, -- Ingibjorg!

INGIBJORG

Ho, ke mi rigardu vin, -- rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn
manojn; pauxzo) Vi bela, amata, perfida viro!

REGXO SKULE

Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis
klaraj kaj bluaj kiel la cxielo.

INGIBJORG

Tiuj okuloj estis pluvpeza cxielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos
ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.

REGXO SKULE

Sed via vocxo estas fresxa kaj mola kaj juna kiel tiam.

INGIBJORG

Mi nur uzis gxin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian
grandecon en junan koron, kaj por pregxi al la Dio de pekuloj pri
savo por ni du, kiuj amis en peko.

REGXO SKULE

Vi faris?

INGIBJORG

Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; -- tial
mia vocxo tenis sin fresxa kaj mola kaj juna.

REGXO SKULE

Estas tuta vivo ekde tiam. Cxiun belan memoron el tiu tempo mi perdis
kaj forgesis --

INGIBJORG

Vi ja rajtis.

REGXO SKULE

Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en
frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!

INGIBJORG

Estis mia felicxo.

REGXO SKULE

Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj ricxecon! Se vi starus
kiel edzino cxe mia flanko, farigxus pli facile por mi farigxi
regxo.

INGIBJORG

Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis
grandan pekon, por vekigxi al pento kaj amendo.

REGXO SKULE

Kaj nun vi venas --?

INGIBJORG

Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.

REGXO SKULE

Via edzo estas morta?

INGIBJORG

Survoje al Jerusalemo.

REGXO SKULE

Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.

INGIBJORG

Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.

REGXO SKULE

Ne tial?

INGIBJORG

Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn
sxultrojn; por _tiu_ li iris por lavi gxin pura en la rivero Jordano; por gxi li
sangis.

REGXO SKULE

(mallauxte) Li cxion sciis?

INGIBJORG

De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; cxar por li mi
konfesis; kaj estis ankoraux unu, kiu estis eksciigxinta, sed kiel
estas enigmo por mi.

REGXO SKULE

Kiu?

INGIBJORG

Vegard Veradal.

REGXO SKULE

Vegard!

INGIBJORG

Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres
Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.

REGXO SKULE

_Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. -- Kaj kial vi
sercxas min nun?

INGIBJORG

Por oferi al vi la lastan.

REGXO SKULE

Kion vi aludas?

INGIBJORG

(montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! --
Peter, mia filo, venu!

REGXO SKULE

Via filo --!

INGIBJORG

Kaj la _via_, regxo Skule!

REGXO SKULE

(duone eturdita) Ingibjorg!

PETER

(proksimigxas en silenta movo kaj jxetas sin surgenuen antaux
_Skule_)

INGIBJORG

Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; -- nun vi
estas regxo de Norvegio; la regxa filo devas veni al sia heredajxo;
mi ne plu rajtas havi lin.

REGXO SKULE

(suprenlevas lin en sturma gxojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi
tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin,
rigardas lin kaj denove cxirkauxbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi
havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontrauxstari min! (iras al
_Ingibjorg_ kaj kaptas sxian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi,
Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?

INGIBJORG

Peza estas la ofero, kaj apenaux estus mi gxin alportinta, se
episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la
morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan
oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.

REGXO SKULE

Do la peko estas forvisxita; kaj de nun li estas sole mia; cxu ne,
sole mia?

INGIBJORG

Jes; sed unu postulon mi faras al vi.

REGXO SKULE

Cxielon kaj teron, postulu kion ajn!

INGIBJORG

Li estas pura kiel sxafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn
manojn. Estas dangxera vojo, tiu kiu kondukas al la regxa segxo; ke
li ne damagxu sian animon. Cxu vi auxdas, regxo Skule, ne igu mian
infanon damagxi sian animon!

REGXO SKULE

Mi promesas kaj jxuras al vi!

INGIBJORG

(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li
suferas damagxon en sia animo, prefere lasu lin morti!

REGXO SKULE

Prefere morti! Mi promesas kaj jxuras!

INGIBJORG

Do en fido mi reveturos al Hålogalando.

REGXO SKULE

Jes, fidoplena vi povas forveturi.

INGIBJORG

Tie mi volas penti kaj pregxi, gxis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni
renkontigxos cxe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!

REGXO SKULE

Pura kaj senkulpa! (turnas sin al _Peter_) Ke mi rigardu vin! Jes,
estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi
dolore postsopiris.

PETER

Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi!
Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, -- mi tamen
scias, ke mi luktas por la gxusta!

REGXO SKULE

(kun krio el gxojo) Vi fidas min! Vi fidas min!

PETER

Neskueble!

REGXO SKULE

Kaj cxio estas bona; do certe mi estas savita! Auxdu, dejxetu la
pastran mantelon! La cxefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso;
la regxa filo portu glavon, iru senhalte antauxen al potenco kaj
honoro.

PETER

Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!

REGXO SKULE

(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!

INGIBJORG

(al si mem) Ami, -- cxion oferi, -- kaj forgesigxi, -- jen mia
sagao. (eliras silente en la fono)

REGXO SKULE

Granda regxa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo,
auxskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj
Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, cxiuj farigxu
kvazaux _unu_ granda parencaro, -- jen kredu, ke la lando
kreskos!

PETER

Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas --!

REGXO SKULE

Cxu tiun vi kaptas?

PETER

Jes -- jes! -- Klare --!

REGXO SKULE

Kaj vi fidas gxin?

PETER

Jes, jes; cxar mi fidas vin!

REGXO SKULE

(sovagxe) Håkon Håkonsson devas fali!

PETER

Cxar vi tion volas, estas gxuste ke li falu.

REGXO SKULE

Kostos sangon; sed ne estas eviteble.

PETER

Ne estas forjxetita la sango, kiu fluas por via tasko.

REGXO SKULE

Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu
sur la regxa segxo, kun ringo cxirkaux la frunto, kun la purpura
mantelo sxvele vasta sur viaj sxultroj; cxiuj viroj en la lando klinu
sin por vi -- (sono de korno auxdigxas tre fore) Ha! kio estas tio!
(kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida --?
(rapidas al la fono)

PÅL FLIDA

(envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, regxo Skule!

REGXO SKULE

(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de regxo Håkon! Kie ili
estas!

PÅL FLIDA

Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.

REGXO SKULE

Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu
ilin?

PÅL FLIDA

Cxiuj pregxejoj staras malfermaj por ni.

REGXO SKULE

La Birkibejnojn, mi demandas --!

PÅL FLIDA

Por ili cxiuj pontoj kusxas malfermaj.

REGXO SKULE

Fatala viro, kion vi faris!

PÅL FLIDA

Obeis mian regxon.

REGXO SKULE

Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian regxecon!

PETER

Ne, vi venkos! Tia granda regxa penso ne mortos!

REGXO SKULE

Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj auxdigxas pli proksime) Al
cxevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de
viroj!

(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)


STRATO en OSLO


(Malaltaj lignaj domoj kun pordsxirmejoj ambauxflanke. En la fono
la gxardeno de la pregxejo St. Hallvard, enfermita per alta sxtona
muro kun pordego. Maldekstraflanke cxe la fino de la muro vidigxas la
pregxejo, kies cxefa enirejo staras malferma. Ankoraux estas nokto;
iom poste komencas la matenigxo. La sturmsonorilo frapigxas; tre fore
dekstre auxdigxas militkrioj kaj konfuza bruo.)

LA KORNLUDISTO DE REGXO SKULE

(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn!
Prenu armilojn! cxiuj viroj de regxo Skule!

(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni auxdas lin
sonorigi kaj krii en la proksima strato.)

VIRINO

(venas cxe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?

URBANO

(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La
Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj
kruelajxoj.

UNU EL LA VIROJ DE SKULE

(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake,
el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!

IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE

(el domo dekstre) Mi ne scias.

LA UNUA

Tsxsx! Auxskultu! -- Certe ili estas malsupre cxe la Kaproponto.

LA DUA

Do malsupren al la Kaproponto!

(Cxiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama
flanko.)

UNUA URBANO

Hej, najbaro, de kie vi venas?

DUA URBANO

De cxe la Lo-rivero; tie estas terure.

VIRINO

Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Cxu estas la Birkibejnoj, aux kiuj
estas?

DUA URBANO

Jes certe estas la Birkibejnoj; regxo Håkon kunestas; la tuta sxiparo
kusxigas sin cxe la kajoj; sed mem li iris borden en la
Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.

UNUA URBANO

Do li vengxos sin pro la perdo de viroj cxe Låka!

DUA URBANO

Jes, fidu tion!

UNUA URBANO

Jen vidu, -- tie jam fugxas la Vårbelgoj!

(Aro de la viroj de Skule envenas fugxante de dekstre.)

UNU EL LA VIROJ

Enen en la pregxejon! Neniu povas kontrauxstari la Birkibejnojn, tiel
kiel ili sturmas antauxen cxi-nokte!

(La aro jxetas sin en la pregxejon kaj sxlosas la pordon
interne.)

DUA URBANO

(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre
en la strato; devas esti tiu de regxo Håkon.

UNUA URBANO

Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fugxas!

(Alia aro venas de dekstre.)

UNU EL LA ARO

Ni savu nin en la pregxejon, kaj petu gracon!

(Ili sturmas al la pordego.)

PLURAJ VÅRBELGOJ

Estas sxlosita; estas sxlosita!

LA UNUA

Do supren al Martestokke!

LA DUA

Kie estas regxo Skule?

LA UNUA

Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili
fugxas preter la pregxejon elen maldekstre.)

HÅKON

(venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson,
Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.)

DAGFINN BONDE

Auxskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaux la
pregxeja gxardeno.

MALJUNA URBANO

(vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La
Vårbelgoj estas koleraj nun, cxar ili batalas por la vivo!

HÅKON

Cxu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro
kaj por mia avo, vi.

LA URBANO

Dio donu, ke mi povus lukti ankaux por Vi.

HÅKON

Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezonigxas; venas homoj de cxiuj
flankoj.

DAGFINN BONDE

(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!

GREGORIUS JONSSON

La duko mem! Li rajdas sian blankan batalcxevalon.

DAGFINN BONDE

Ni devas bari por li elirejon tra la pordo cxi tie.

HÅKON

Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi,
hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!

(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon;
alvenas multaj homoj.)

IU VÅRBELGO

(de dekstre, fugxante al la pregxejo, persekutata de Birkibejno)
Sxparu la vivon! Sxparu la vivon!

LA BIRKIBEJNO

Ecx ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan
mantelon aspekte vi havas; gxin mi povos uzi. (volas preni la
mantelon, sed eligas krion kaj forjxetas sian glavon.) Sinjoro regxo!
Neniun baton plu mi batos por vi!

DAGFINN BONDE

Kaj tion vi diras en tia momento!

LA BIRKIBEJNO

Ne pluan batalon!

DAGFINN BONDE

(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas sxpari vin!

LA BIRKIBEJNO

(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris suficxe, kiam
mi mortigis mian propran fraton. (mortas)

HÅKON

Lia frato!

DAGFINN BONDE

Cxu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)

HÅKON

Cxu vero?

DAGFINN BONDE

Estas ja tiel.

HÅKON

(skuita) Jen vidigxas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun
faras. Frato kontraux frato, patro kontraux filo; -- je Dio, la
cxiopova, tio devas havi finon!

GREGORIUS JONSSON

Jen la duko en akra lukto kontraux la aro de Knut jarlo!

DAGFINN BONDE

Baru la pordegon por li cxi tie, regxanoj!

(Interne de la muro vidigxas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas
al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo
malantauxen. _Regxo Skule_ rajdas sian blankan batalcxevalon, kun
tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en
la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la
standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen
hakilo.)

REGXO SKULE

Morthaku senindulge! Sxparu neniun! Venis nova tronpretendanto en
Norvegio!

LA BIRKIBEJNOJ

Nova tronpretendanto li diras!

HÅKON

Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!

REGXO SKULE

Cxio aux nenio!

HÅKON

Pensu pri la regxino, via filino!

REGXO SKULE

Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!

HÅKON

Ankaux mi havas filon; -- se mi falos, li havos la regnon!

REGXO SKULE

Mortigu la regxidon kie vi trovos gxin! Mortigu gxin sur la trono;
mortigu gxin cxe la altaro; mortigu gxin, mortigu gxin inter la
brakoj de la regxino!

HÅKON

Jen vi eldiris vian jugxon!

REGXO SKULE

(hakas cxirkauxe) Mortigu, mortigu senindulge! Regxo Skule havas
filon! Mortigu, mortigu! (La lukto movigxas eksteren maldekstre.)

GREGORIUS JONSSON

La Vårbelgoj trahakas sin!

DAGFINN BONDE

Jes, sed nur por fugxi.

GREGORIUS JONSSON

Jes, je la cxielo, -- la alia pordego staras malferma; jen ili jam
fugxas!

DAGFINN BONDE

Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo!
Prenu vengxon por la vira falo cxe Låka!

HÅKON

Vi auxdis; li kondamnis mian infanon senpaca, -- mian senkulpan
infanon, la elektitan regxon post mi!

LA REGXANOJ

Jes, jes, ni auxdis!

HÅKON

Kaj kia puno estas decidita por tia peko?

LA VIROJ

La morto!

HÅKON

Do li devas morti! (levas la manon por jxuro) Cxi tie mi jxuras:
Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontigxos sur nesankta
grundo!

DAGFINN BONDE

Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.

BIRKIBEJNO

(de maldekstre) Nun fugxas duko Skule!

LA URBANOJ

La Birkibejnoj venkis!

HÅKON

Kiun vojon?

LA BIRKIBEJNO

Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn
cxevalojn starantaj supre en la stratoj; alie ecx ne unu forsavus sin
en vivo.

HÅKON

Dankon al Dio pro la helpo ankaux cxi tiun fojon! _Nun_ la regxino
povos libere veni surteren de la sxiparo.

GREGORIUS JONSSON

(montras dekstren) Sxi jam estas sur la tero, sinjoro; jen sxi venas.

HÅKON

(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; sxi
estas kara filino; -- auxskultu, -- ecx ne vorto al sxi pri la
dangxero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, cxiuj kiel unu,
defendi la filon de via regxo; sed ne lasu sxin ion scii.

LA VIROJ

(mallauxte) Ni promesas!

MARGRETE

(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La
cxielo sxirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.

HÅKON

Jes, mi venkis. Kie estas la infano?

MARGRETE

Sur la regxa sxipo, inter la manoj de fidindaj viroj.

HÅKON

Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)

MARGRETE

Håkon, kie estas -- duko Skule?

HÅKON

Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.

MARGRETE

Do li vivas! -- Mia edzo, cxu mi rajtas danki Dion cxar li vivas?

HÅKON

(en doloriga lukto kun si mem) Auxskultu min, Margrete; vi estis por
mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble
ricxa pri amo; -- nun mi devas kauxzi al vi pezan doloron; mi
nevolonte farus; sed mi estas regxo, tial mi devas --

MARGRETE

(strecxe) Cxu rilatas al -- la duko?

HÅKON

Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre
fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun
diros al vi, -- se sxajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi cxe mia
flanko, ne plu povas vidi min sen farigxi pala, -- nu, do ni devas
disigxi -- vivi aparte ni ambaux, -- kaj mi ne mallauxdos vin pro
tio.

MARGRETE

Disigxi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon --!

HÅKON

Ne tusxu gxin! -- Gxi jxus levigxis por jxuro --

MARGRETE

Por jxuro?

HÅKON

Por jxuro, kiu nerompeble sigelis jugxon al morto.

MARGRETE

(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Sxancelas; kelkaj virinoj
alrapidas kaj subtenas sxin.)

HÅKON

Jes, Margrete, -- kiel regxo mi kondamnis vian patron al morto.

MARGRETE

Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis regxan
nomon.

HÅKON

Li faris; -- kaj se vi nun trovas, ke ni devas disigxi, do tio
okazu.

MARGRETE

(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disigxi! Mi estas via
edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!

HÅKON

Cxu vi estas suficxe forta? Cxu vi komprenis cxion? Mi kondamnis vian
patron.

MARGRETE

Mi auxdis kaj komprenis cxion. Vi kondamnis mian patron.

HÅKON

Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?

MARGRETE

Suficxas ja ke vi konas gxin.

HÅKON

Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin!

MARGRETE

(genuas antaux la regxo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta
sinjoro, vi jugxas juste!

Kurteno




KVINA AKTO


(Cxambro en la regxa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre;
antauxe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda
pordo. Estas sombrigxo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el
la plej altstaraj viroj staras cxe la fenestro rigardante
supren.)

HIRDANO

Kiel rugxe gxi lumas!

IU ALIA

Gxi strecxas sin trans la duonan cxielon, kiel ardantan glavon.

BÅRD BRATTE

Sankta regxo Olaf, kion auxguras tia terura signo?

MALJUNA VÅRBELGO

Certe gxi antauxdiras la morton de granda estro.

PÅL FLIDA

La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kusxas ekstere en la
fjordo kun la sxiparo; ni povas atendi lin en la urbo cxi-vespere; --
cxi tiun fojon ni estas en la vico por venki!

BÅRD BRATTE

Ne fidu tion; ne estas granda kuragxo en la armeo nun.

LA MALJUNA VÅRBELGO

Estas ja kompreneble; ekde la fugxo de Oslo regxo Skule enfermis sin,
kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.

UNUA HIRDANO

En la urbo estas homoj, kiuj ne scias cxu li vivas aux estas
morta.

PÅL FLIDA

La regxo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li,
Bård Bratte, -- estas pri la savo de cxiuj.

BÅRD BRATTE

Ne utilas; mi parolis al li antauxe.

PÅL FLIDA

Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro
regxo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne tauxgas kiel
nun estas.

REGXO SKULE

(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!

PÅL FLIDA

Cxu Vi povas aliajxon atendi? Vi ja ne mangxis dum du tagoj; Vi devas
fortigi kaj flegi Vin --

REGXO SKULE

Mi estas malsana.

PÅL FLIDA

Je la cxiopova, ne trovigxas ekskuzo. Regxo Håkon alvelas ekstere sur
la fjordo, kaj estas atendinda cxi tie en Nidaros kiam ajn.

REGXO SKULE

Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la regxan infanon.

PÅL FLIDA

Vi devas mem kunesti, sinjoro!

REGXO SKULE

Ne, ne, ne, -- Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne
kunestas.

PETER

(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter
la urbanoj; ili arigxas grandnombre antaux la regxa korto.

BÅRD BRATTE

Se la regxo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje
gravas.

PETER

Do li devas paroli al ili. (cxe la pordo maldekstre) Patro! La
Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne
donas al ili kuragxon!

REGXO SKULE

Kion diris la skaldo?

PETER

La skaldo?

REGXO SKULE

La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion
oni ne mem posedas, li diris.

PETER

Do vi ecx ne povas fordoni la regnon; cxar gxi estas la mia post
vi!

REGXO SKULE

Nun mi venos!

PÅL FLIDA

Dio estu lauxdata!

REGXO SKULE

(elvenas cxe la pordo; li estas pala kaj kavigxinta, liaj haroj forte
grizigxis) Ne rigardu min! Mi ne sxatas, ke vi rigardu min, nun kiam
mi estas malsana! (iras antauxen al _Peter_) Forpreni de vi la
regnon, vi diras? Granda Dio de la cxielo, kion mi estis faronta!

PETER

Ho, pardonu al mi; -- mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la
plej gxusta.

REGXO SKULE

Ne, ne, ne gxis nun; -- sed mi volas esti forta kaj sana nun, -- mi
volas agi.

LAUXTAJ KRIOJ

(ekstere dekstre) Regxo Skule! Regxo Skule!

REGXO SKULE

Kio estas?

BÅRD BRATTE

(cxe la fenestro) La urbanoj arigxas; la tuta regxa korto estas plena
de homoj; -- Vi devas paroli al ili.

REGXO SKULE

Cxu mi aspektas kiel regxo; cxu mi povas nun paroli!

PETER

Vi devas, mia alta patro!

REGXO SKULE

Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon,
sed malkaptas gxin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove
strecxas sin la ardanta glavo super mi!

PETER

Gxi antauxdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.

REGXO SKULE

Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:)
Trondhejmanoj, kion vi volas; -- staras cxi tie via regxo.

URBANO

(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj
bruligi, se ili trovos Vin cxi tie.

REGXO SKULE

Ni cxiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda regxo; mi ne multe
postulis militan imposton --

VIRA VOCXO

(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis cxe
Låka kaj en Oslo?

VIRINO

Redonu al mi mian fiancxon!

KNABO

Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!

ALIA VIRINO

Redonu al mi miajn tri filojn, regxo Skule!

VIRO

Li ne estas regxo; cxar li ne honorigxis kiel regxo sur la cxerko de
Sankta Olaf!

MULTAJ VOCXOJ

Ne, ne. -- li ne honorigxis sur la cxerko de Sankta Olaf!

REGXO SKULE

(retiras sin malantauxen de la kurteno) Ne honorigxis --! Ne
regxo!

PÅL FLIDA

Malfelicxe estis, ke la sankta cxerko ne farigxis elportata, kiam Vi
elektigxis.

BÅRD BRATTE

Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la
Birkibejnoj venos.

REGXO SKULE

Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la
sankta cxerko.

PETER

Do elportu la cxerkon, kaj farigu vin honorigata nun!

PÅL FLIDA

(kapskue) Kiel tio farigxus?

PETER

Cxu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo,
kaj elportu la cxerkon!

PLURAJ EL LA VIROJ

(retiras sin) Pregxeja rabo!

PETER

Ne pregxeja rabo; -- venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al
regxo Skule; ili konsentos --

PÅL FLIDA

Ili ne faros; ili ne kuragxas pro la cxefepiskopo.

PETER

Cxu vi estas regxanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda
afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia
patro kaj regxo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi;
sonorigu al tingo; vi rajte portu vian regxan nomon. (rapidas elen
dekstre)

REGXO SKULE

(gxojege) Cxu Vi vidis lin! Cxu Vi vidis mian gloran filon! Kiel
lumis liaj okuloj! Jes, ni volas cxiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj
estas la Birkibejnoj?

PÅL FLIDA

Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al
ni.

REGXO SKULE

Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas cxiuj samopinii, kaj fini cxi tiun
teruran luktadon. Cxu vi do ne vidas la cxielan signon, ke ni finu
gxin? La cxielo kolerigxas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj
longe farigxis. Ardantaj glavoj alte supre lumas cxiun nokton;
virinoj falas kaj naskas en la pregxejoj; anima pesto sxteliras al
pastroj kaj al gemonahxoj, tiel ke ili kuras laux la stratoj kriante,
ke la lasta tago venis. Jes, je la cxiopova, tio finigxu per unu
bato!

PÅL FLIDA

Kion Vi ordonas, ke ni faru?

REGXO SKULE

Cxiujn pontojn vi rompu.

PÅL FLIDA

Iru, kaj rompu cxiujn pontojn!

(Hirdano eliras dekstre.)

REGXO SKULE

Cxiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; ecx ne unu Birkibejno metu
sian piedon en Nidaros.

PÅL FLIDA

Bone dirite, regxo.

REGXO SKULE

Kiam la sankta cxerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la
armeon kaj la urbanojn.

PÅL FLIDA

(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj.
(la viro eliras.)

REGXO SKULE

(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi
funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo
super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno
donis rikolton du fojojn cxiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj
kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi
luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu
min, kaj ne dubu --! (lauxta krio, kiel el timo, auxdigxas en la
amaso) Kio estas _tio_?

SOVAGXA VOCXO

Pentefaru, pentefaru!

BÅRD BRATTE

(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!

PÅL FLIDA

Li sxiras sian kapucxon en cxifonojn kaj vipas sin per skurgxo.

LA VOCXO

Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!

MULTAJ VOCXOJ

Fugxu; fugxu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!

REGXO SKULE

Kio okazis?

BÅRD BRATTE

Cxiuj fugxas, cxiuj forkuras, kvazaux sovagxa besto venus inter
ilin.

REGXO SKULE

Jes, cxiuj fugxas -- (kun ekkrio el gxojo) Ha! ne gravas; -- ni estas
savitaj; vidu, vidu, -- la cxerko de regxo Olaf staras meze en la
regxa korto!

PÅL FLIDA

La cxerko de regxo Olaf!

BÅRD BRATTE

Jes, je la cxielo, -- jen gxi staras!

REGXO SKULE

La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antauxe
faris!

BÅRD BRATTE

Auxdu; sonorigxas al tingo.

REGXO SKULE

Nun mi do legxe honorigxos.

PETER

(venas de dekstre) Surprenu la regxan mantelon; nun la sankta cxerko
staras ekstere.

REGXO SKULE

Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn
kanonikojn, ke ili cedis.

PETER

La kanonikojn, mia patro; -- al ili vi neniun dankon sxuldas.

REGXO SKULE

Cxu ne _ili_ vin helpis?

PETER

Ili anatemis cxiun, kiu kuragxis tusxi la sanktajxon.

REGXO SKULE

Do la cxefepiskopo! Fine li do cedis.

PETER

La cxefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.

REGXO SKULE

Ho, mi vidas, ke mi dauxre havas fidelajn virojn. Vi staris cxi tie
timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, -- kaj
tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuragxis preni sur sin
tian grandan pekon pro mi.

PETER

Ecx ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuragxis preni la pekon sur
sin.

REGXO SKULE

Cxiopova Dio, cxu okazis miraklo; -- kiu elprenis la sanktajxon?

PETER

Mi, mia patro!

REGXO SKULE

(kun ekkrio) Vi!

LA HOMOJ

(retiras sin eviteme) Pregxeja rabisto!

(_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.)

PETER

La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaux
ol vi estos legxe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj,
nenio helpis. Tiam mi rompis la pregxejan pordon; neniu kuragxis
sekvi min. Mi saltis sur la cxefaltaron, kaptis la tenilon kaj
kontrauxmetis la genuojn; estis kvazaux mistera potenco donis al mi
pli ol homajn fortojn. La cxerko malfiksigxis, mi tiris gxin post mi
malsupren laux la pregxeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel
sxtormo alte supre sub la volboj; mi tiris gxin el la pregxejo, cxiuj
fugxis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la regxa korto, la
tenilo rompigxis; jen gxi estas. (Tenas gxin supre)

REGXO SKULE

(silenta, terurfrapita) Pregxejrabisto!

PETER

Por vi; por via granda regxa penso! Sed vi volas forvisxi la pekon.;
cxio malbona vi volas forvisxi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila
tago levigxos sur la landon; -- kio do gravas, se ventega nokto
antauxiris?

REGXO SKULE

Lumis kvazaux sanktula suno cxirkaux via kapo, kiam via patrino venis
kun vi; -- kaj nun sxajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.

PETER

Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja
via volo, kiun mi plenumis; -- kiel kalkuli tion al mi kiel
kulpon!

REGXO SKULE

Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido farigxis peko.

PETER

(sovagxe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuragxas ion alian fari, ol
forlavi gxin!

REGXO SKULE

Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, -- kaj li mokas la
cxielon!

PÅL FLIDA

(envenas) Cxio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo;
ili fugxas en la pregxejojn.

REGXO SKULE

Ili _eliru_, ili _devas_ eliri!

BÅRD BRATTE

(envenas) La urbanoj ekstaris kontraux Vin; ili mortigas la
Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas
trovi ilin!

HIRDANO

(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!

REGXO SKULE

Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!

PÅL FLIDA

Neeblas; la timo paralizis ilin.

REGXO SKULE

(malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun
morta kulpo sur sia animo!

PETER

Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin
supren al Innherad; tie cxiuj viroj estas fidelaj!

REGXO SKULE

Jes, fugxo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!

BÅRD BRATTE

Kiun vojon?

REGXO SKULE

Trans la ponton!

PÅL FLIDA

Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari
en Nidaros.

REGXO SKULE

Tamen trans la riveron; -- estas vivo kaj beateco savinda! Fugxo!
Fugxo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.)

BÅRD BRATTE

Jes, pli bone tio, ol faligxi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.

PÅL FLIDA

En la nomo de Dio do, ni fugxu. (Cxiuj sekvas _Skule_.)

(Mallonga tempo la cxambro estas malplena; auxdigxas fora kaj
obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen
tra la pordo dekstre.)

URBANO

Envenu! Cxi tie li devas esti.

IU ALIA

Mortigu lin!

PLURAJ

Mortigu ankaux la pregxejrabiston!

OPULO

Aliru singardeme; ili kontrauxmordas.

UNUA URBANO

Ne estas dangxero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.

URBANO

(venas) Tro malfrue; -- regxo Skule fugxis.

PLURAJ

Kien? Kien?

LA VENINTO

Enen en iu el la pregxejoj, mi opinias; ili estas plenaj de
Vårbelgoj.

UNUA URBANO

Ni sercxu lin; grandan dankon kaj pagon regxo Håkon donos al tiu
viro, kiu mortigas Skule.

IU ALIA

Jen la Birkibejnoj.

IU TRIA

Regxo Håkon mem.

MULTAJ EN LA ARO

(krias) Saluton al regxo Håkon Håkonsson!

HÅKON

(envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj
multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi suficxe
longe kontrauxstaris min.

UNUA URBANO

(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!

IU ALIA

(ankaux genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin
sekvintaj.

LA UNUA

Li prenis nian havajxon, kaj devigis nin batali por sia maljusta
afero.

LA DUA

Ahx, alta sinjoro, li estis skurgxo por siaj amikoj kiel por siaj
malamikoj.

MULTAJ VOCXOJ

Jes, jes, -- Skule Bårdsson estis skurgxo por la tuta lando.

DAGFINN BONDE

Estus vera vorto, tiu.

HÅKON

Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion
vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Cxu iu scias kie
Skule Bårdsson estas?

PLURAJ

Ene en iu el la pregxejoj, sinjoro!

HÅKON

Cxu vi tion certe scias?

LA URBANOJ

Jes, tie estas cxiuj Vårbelgoj.

HÅKON

(mallauxte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn
antaux cxiujn pregxejojn en la urbo.

DAGFINN BONDE

Kaj kiam li trovigxos, li estu senprokraste mortigata.

HÅKON

(mallauxte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por
mi.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, Vi tion jxuris solene en Oslo.

HÅKON

Kaj cxiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al
_Gregorius Jonsson_; neauxdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia
amiko; sercxu lin, kaj igu lin fugxi el la lando.

GREGORIUS JONSSON

(gxoja) Vi tion volas, sinjoro?

HÅKON

Pro mia pia, aminda edzino.

GREGORIUS JONSSON

Sed se li _ne_ fugxos; se li ne volos aux ne povos?

HÅKON

Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos sxpari lin; tiam mia regxa vorto
staru valida. Iru!

GREGORIUS JONSSON

Mi iros kaj faros mian plej bonan. La cxielo faru ke sukcesos.
(eliras dekstre)

HÅKON

Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la regxa sxipo; vi
konduku la regxinon kaj la infanon supren al la monahxejo
Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Sinjoro, cxu vi opinias, ke tie sxi estos sekura?

HÅKON

Nenie ajn sxi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la
pregxejojn, kaj sxi petegis; sxia patrino estas en Elgisetro.

DAGFINN BONDE

Jes, jes, mi scias.

HÅKON

Salutu la regxinon kore de mi; kaj ankaux salutu sinjorinon Ragnhild.
Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, cxiuj
sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la
lando. -- Vi urbanoj morgaux staru respondece kaj ricevu vian punon,
cxiu ope laux siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)

UNUA URBANO

Veo al ni morgaux!

DUA URBANO

Ni ekhavos grandan kalkulon.

UNUA URBANO

Ni, kiuj tiom longe kontrauxstaris al Håkon, -- kiuj kune salutis
Skule, kiam li prenis regxan nomon.

DUA URBANO

Kiuj donis al Skule kaj sxipojn kaj armilaron, -- kiuj acxetis cxiujn
havajxojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.

UNUA URBANO

Jes, veo al ni morgaux!

IU URBANO

(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la
regxo?

UNUA URBANO

Kion vi volas pri li?

LA ALVENINTO

Doni al li grandan kaj gravan mesagxon.

PLURAJ

Kiun?

LA ALVENINTO

Tion mi nur diras al la regxo mem.

PLURAJ

Jes, diru, diru!

LA ALVENINTO

Skule Bårdsson fugxas supren al Elgisetro.

UNUA URBANO

Neeblas! Li estas en unu el la pregxejoj.

LA ALVENINTO

Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.

UNUA URBANO

Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.

DUA URBANO

Jes, ni informu lin, kie estas Skule.

UNUA URBANO

Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro
kaj faligu Skule.

DUA URBANO

Jes, jes, -- ni faru!

TRIA URBANO

Sed cxu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?

LA ALVENINTO

Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.

UNUA URBANO

Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne
diru al iu, kion ni intencas; ni estas suficxe multnombraj, -- kaj
jen supren al Elgisetro!

CXIUJ

(mallauxte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide
sed singardeme.)


PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS


(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur
malklare videtigxas, kaj foje preskaux ne. Arbostumpoj kaj grandaj
sxtonoj kusxas cxirkauxe. _Regxo Skule, Peter, Pål Flida, Bård
Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)

PETER

Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!

REGXO SKULE

Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren cxe sxtono)

PETER

Kiel estas al vi?

REGXO SKULE

Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj
viroj.

PETER

(eksaltas) Havigu helpon, -- panon al la regxo.

BÅRD BRATTE

Nun kiu ajn estas regxo; cxar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule
Bårdsson; se vi estas regxo, do ne kusxu tie regante la landon.

PETER

Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!

BÅRD BRATTE

Mi mortigxos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; cxar mi estis
lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos
savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuragxus
fari.

IU VÅRBELGO

Se ni nur povus sxtelveni al la monahxejo cxe Holm.

PÅL FLIDA

Pli bone al Elgisetro.

BÅRD BRATTE

(ekdiras subite) Plej bone iri al la sxipo de Håkon, kaj rabi la
regxan infanon.

PÅL FLIDA

Cxu vi furiozas?

BÅRD BRATTE

Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaux facile farebla. La
Birkibejnoj trasercxas cxiun domon, kaj staras garde antaux la
pregxejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fugxi, cxar cxiuj pontoj
estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra sxipanaro estas sur la sxipoj;
se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al
ni pacon, aux lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la
vivon?

PÅL FLIDA

Ne mi, se gxi savigxus tiamaniere.

PLURAJ

Ne mi! Ne mi!

PETER

Ha, sed se estus por savo de mia patro!

BÅRD BRATTE

Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas
la aro, kiun ni renkontis cxi tie sub la deklivo; estas la plej
sovagxaj kuragxuloj el cxiuj Vårbelgoj; ili nagxis trans la riveron,
cxar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la pregxejoj. Tiuj uloj
certe kuragxos viziti la regxan sxipon, jes ili! Kiu el vi do
kuniros?

KELKIUJ

Mi, Mi!

PETER

Eble ankaux mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura
tegmento.

BÅRD BRATTE

Antaux ol tagigxos ni iros supren laux la rivero. Venu, jen estas
transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras
dekstre.)

PETER

(al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio cxi; li estas
anime malsana cxi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro
de Bård Bratte; antaux tagigxo la regxa infano estu inter niaj
manoj.

PÅL FLIDA

Por esti mortigata, mi pensas. Cxu Vi ne vidas, ke tio estas peko --

PETER

Ne povas esti peko; cxar mia patro kondamnis gxin en Oslo. Gxi ja
tamen devas esti forigata; gxi malhelpas mian patron; -- mia patro
havas grandan regxan penson por realigi; devas esti sensignife kiu
aux kiom da homoj falos por _gxi_.

PÅL FLIDA

Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciigxis, ke Vi estas la filo
de regxo Skule. (auxskultante) Tsxsx; -- jxetu vin plate sur la
teron; venos homoj.

(Cxiuj jxetas sin suben malantaux sxtonojn kaj stumpegojn; trajno
parte de rajdantoj, parte de marsxantoj videtigxas malklare tra la
nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras
dekstre.)

PETER

Estas la regxino.

PÅL FLIDA

Jes, jes; sxi parolas kun Dagfinn Bonde. Tsxsx!

PETER

Ili iros al Elgisetro. La regxido kunestas!

PÅL FLIDA

Kaj la sinjorinoj de la regxino.

PETER

Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, regxo Skule, -- nun via regno
estas savita!

REGXO SKULE

Mia regno? Gxi estas malluma, gxi, -- kiel tiu, kiun la angxelo
starigis kontraux Dio.

(_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.)

KANONIKO

Kiuj parolas tie? Cxu estas la viroj de regxo Skule?

PÅL FLIDA

Regxo Skule mem.

KANONIKO

(al Skule) Dio estu lauxdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni
informigxis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas
same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem --

PETER

Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la cxerkon de
Olaf.

KANONIKO

La cxefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al regxo
Skule; ni ja cxiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn
por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasigxos en unu el
la monahxejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.

REGXO SKULE

Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur
sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.

PETER

(mallauxte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos --

PÅL FLIDA

Cxu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?

PETER

Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la
monahxejaj muroj ili ne kuragxas tusxi vin. Mi sercxos Bård
Bratte.

PÅL FLIDA

Pripensu!

PETER

Ne estas sur la regxa sxipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu
la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)

IU VÅRBELGO

(flustrante al iu alia) Cxu vi iros al Elgisetro kun Skule?

IU ALIA

Tsxsx; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.

LA UNUA

Ankaux mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.

LA KANONIKO

Kaj nun antauxen, du kaj du, -- unu militisto kaj unu kanoniko --

ALIA KANONIKO

(sidanta sur arbostumpo malantaux la ceteraj) Mi prenas regxon
Skule.

REGXO SKULE

Cxu vi scias la vojon?

LA KANONIKO

La vastan vojon.

LA UNUA KANONIKO

Rapidu; ni disigxu laux diversaj vojetoj, kaj kolektigxu antaux la
monahxeja pordego.

(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensigxas, kaj
la kometo montras sin rugxe brila en la nebuleta aero.)

REGXO SKULE

Peter, mia filo --! (ekpasxas malantauxen) Ha, jen la ardanta glavo
sur la cxielo!

LA KANONIKO

(sidanta malantaux li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_!

REGXO SKULE

Kiu estas vi?

LA KANONIKO

Malnova konatulo.

REGXO SKULE

Pli pala viro mi neniam vidis.

LA KANONIKO

Sed vi ne konas min.

REGXO SKULE

Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.

LA KANONIKO

Estas mi, kiu volas akompani vin al la regxa segxo.

REGXO SKULE

Cxu tion vi povas?

LA KANONIKO

Mi povas, se vi mem volas.

REGXO SKULE

Kaj per kiu rimedo?

LA KANONIKO

Per la rimedo, kiun mi _antauxe_ uzis; -- mi volas konduki vin sur
altan monton, kaj montri al vi cxiujn glorojn de la tero.

REGXO SKULE

Cxiujn glorojn de la tero mi antauxe vidis en tentantaj revoj.

LA KANONIKO

Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.

REGXO SKULE

Kiu _estas_ vi?

LA KANONIKO

Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.

REGXO SKULE

De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?

LA KANONIKO

De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraux la plej grandan regnon, kaj
kiu fondis regnon mem, kiu staros gxis la tago de la lasta jugxo!

REGXO SKULE

(kriante) Episkopo Nikolas!

LA KANONIKO

(ekstaras)

  Vi min rekonas? Gxusta memoro,
  pro _vi_ mi cxi tien revenis.
  Samsxipe, samvente sub mia dejxoro
  dum jaroj kaj tagoj ni velis.
  Mi sxtorman nokton en timo foriris;
  ungeg' akcipitra animen metigxis;
  petegis mi mesojn kaj sonorigadon,
  acxetis mi pregxojn kaj monahxan kantadon;
  mi pagis por sep, kaj dek kvar legigxis;
  sed tamen mi ne tra la pord' enlasigxis.

REGXO SKULE

Kaj nun vi venas de tie malsupre --?

LA KANONIKO

  De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;
  de la regno, kiu cxiam malbele pentrigxas.
  Ho, kredu, oni tie tute ne malbonigxas;
  Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REGXO SKULE

Kaj mi auxdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

  Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!
  Antauxe ne estis mi latina spertulo;
  mi dubas cxu trovigxas nun pli granda lertulo.
  Por tie supreniri al sxtupo akceptinda,
  jes, ecx por esti tie enen enlasinda,
  neceso nepra estas lerni latinon.
  Kiam sidas cxe la tablo nur eruditaj uloj,
  progreso ja certas inter la spertuloj, --
  duona cento sin papoj nomigis,
  kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registrigxis.

REGXO SKULE

Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li,
ke li estas la sola regxo, kiu sendas helpon al Skule la unua
el Norvegio!

LA KANONIKO

  Auxdu, regxo Skule, kial estis mi sendata.
  Malsupre tie estas certa servistara rondo,
  kaj cxiu havas sian distrikton en la mondo;
  ricevis Norvegion _mi_, cxar al mi ja konata.
  Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,
  ne sxatas ni lin, cxar cxiam spitas nin li;
  vidu, _vi_ devas regi, kaj  _li_ devas fali,
  _vin_ ni devas regxo kun krono instali.

REGXO SKULE

Jes, donu al mi la kronon! Se _gxin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi
povos min ree elacxeti.

LA KANONIKO

  Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.
  Cxi-nokte urgxas pri alia io.
  En Elgisetro dormas la regxa infano; --
  se kaptos vi gxin, vi havos venkon en la mano,
  kirligxos kontrauxstaro kiel flokoj en vetero,
  jen vi estos regxo, kaj gajnigxis la afero!

REGXO SKULE

Cxu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

  Sopiras la norvegoj pacon por la lando;
  kun regxo devas esti tronpretendanto,
  ido, la regnon de la patro heredanta;
  lacigxis la popol' cent jarojn militanta.
  Ekstaru, regxo Skule, cxi-nokte okazigxos;
  nun aux neniam la malamik' faligxos!
  Vidu ke lumigxas, tie fore en la nordo,
  levigxas la nebulo, vastigxas hela klar', --
  vicigxas nun sxipo al sxipa ar', --
  kaj auxdu nun bruon de militista hordo!
  Cxion vi ricevos per liga konkordo,
  en sturmatak' sur tero miloj batalantaj,
  veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REGXO SKULE

Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

  Por meti vin plej alten sur la mondan sxtuparegon,
  nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;
  kun urboj kaj kasteloj la land' al vi donigxos,
  se via fil' post vi norvega regx' farigxos!

REGXO SKULE

(suprenlevas la manon, kvazaux al jxuro) Mia filo estu --
(subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La pregxejrabisto! Cxiu potenco
al li! Ha! nun mi komprenas vin; -- vi volas lian animan perdon! Foriru de mi!
Foriru de mi! (strecxas la brakojn al la cxielo) Ho kompatu min,
vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)

LA KANONIKO

  Damnite! Nun ja cxio lerte glatigxis;
  mi pensis ke certe li fine kaptigxis,
  sed la lumo faris elkoran sxakmovon,
  al _mi_ ne konatan, -- mi perdis la povon.
  Akceptite; ne urgxas. Nova ambicio!
  _Perpetuum mobile_ en dauxra funkcio;
  potencon mi havas sur generacioj,
  potencon sur uloj lum-negaciaj;
  Norvegion mi estru laux mia paradigmo,
  kvankam trovas ili mian potencon enigmo!
  (pli antauxe)
  Sen mema vol' al laboro vagantaj
  iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, --
  sulkigxas la koroj, sxtelglitas la sentoj,
  kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, --
  samopinii nur pri _tio_ ili povas,
  ke cxiun grandecon renversi ili volas, --
  blazonoj el cxifonoj en cxiu valo
  levigxas honore por fugxo kaj falo, --
  lauxvoke mi kondukas al la fina frakaso, --
  mi, la Baglo, episkopo Nikolaso

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REGXO SKULE

(duone ekstaras post mallonga pauxzo, kaj cxirkauxrigardas) Kie li
estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi
estas? For! -- Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al
Elgisetro kaj plu antauxen. (eliras dekstre)


LA MONAHXEJA KORTO EN ELGISETRO


(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la
fenestroj lumas. Laux la kontrauxa flanko de la korto strecxas sin
kelkaj malaltaj konstruajxoj; en la fono estas la muro de la
monahxejo kun forta pordego, kiu estas sxlosita. Estas klara nokto
kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo;
_Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la
kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD

(duone al si mem) Regxo Skule devis fugxi en la pregxejon, vi diras!
Li, li, fugxanta, petanta por paco cxe la altaro, -- petanta por la
vivo eble -- ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj
kuragxis lasi cxion tiel evolui!

MARGRETE

Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la
aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD

Auxskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kusxus cxe la
altaro petegante al regxo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO

Maldece estas por fidelaj viroj auxdi tiajn vortojn.

MARGRETE

Klinu kapojn antaux la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD

Regxo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin cxiuj, kiam li revenos
al la potenco!

DAGFINN BONDE

Gxin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE

Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD

Cxu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuragxos plenumi la jugxon, se li
kaptos la regxon?

DAGFINN BONDE

Regxo Håkon scias mem se regxa jxuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD

(al _Margrete_) Kaj tian sangversxanton vi sekvis en fido kaj amo!
Cxu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu --! Foriru
de mi, foriru de mi!

MARGRETE

Beata estu via busxo, kvankam vi nun malbenas min.

SINJORINO RAGNHILD

Mi devas iri al Nidaros, en la pregxejon por trovi regxon Skule. Li
forsendis min, kiam li sidis en la felicxo; tiam li ja ne bezonis
min; -- nun li ne kolerigxos, cxar mi venos. Malfermu la pordon por
mi, lasu min iri al Nidaros!

MARGRETE

Mia patrino, pro la kompato de Dio --

(Frapigxas forte sur la monahxeja pordo.)

DAGFINN BONDE

Kiu frapas?

REGXO SKULE

(ekstere) Regxo.

DAGFINN BONDE

Skule Bårdsson!

SINJORINO RAGNHILD

Regxo Skule!

MARGRETE

Mia patro!

REGXO SKULE

Malfermu, malfermu!

DAGFINN BONDE

Ne malfermigxos por senpaculoj.

REGXO SKULE

Estas regxo, kiu frapas, mi diras; regxo, kiu ne havas tegmenton
super la kapo; regxo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura
pri sia vivo.

MARGRETE

Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!

DAGFINN BONDE

(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Cxu vi venas kun multaj
viroj al la monahxejo?

REGXO SKULE

Kun cxiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.

DAGFINN BONDE

Kiom estas _ili_?

REGXO SKULE

Malpli ol unu.

MARGRETE

Li estas sola, Dagfinn!

SINJORINO RAGNHILD

La kolero de la cxielo frapu vin, se vi neas al li sanktan
grundon!

DAGFINN BONDE

En la nomo de Dio do!

(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn;
_regxo Skule_ venas en la monahxejan korton.)

MARGRETE

(lin cxirkauxbrakante) Mia patro! Mia benita malfelicxa patro!

SINJORINO RAGNHILD

(starigas sin sovagxe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas
respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuragxu
proksimi al li! Vi ne tusxu lin, tiom longe kiom mi estas en
vivo!

DAGFINN BONDE

Cxi tie li estas sekura, cxar li estas sur sankta grundo.

MARGRETE

Kaj ecx ne unu el cxiuj viaj viroj kuragxis akompani vin
cxi-nokte!

REGXO SKULE

Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili sxteliris
for de mi unu post unu, cxar ili sciis, ke estas birkibejnoj en
Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li
akompanis min al la monahxeja pordo; tie li donis al mi la lastan
manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam trovigxis Vårbelgoj en
Norvegio.

DAGFINN BONDE

(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde cxe la regxido;
mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la regxo, ke Skule Bårdsson
estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.

MARGRETE

Ho, Dagfinn, Dagfinn, cxu tion vi volas!

DAGFINN BONDE

Malbone mi alie servus regxon kaj landon. (al la viroj) Sxlosu la
pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn
antaux ol la regxo venos. (mallauxte al _Skule_) Adiaux, Skule
Bårdsson, -- kaj Dio donu al vi beatan finon.

(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en
la kapelon)

SINJORINO RAGNHILD

Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme
kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antauxe tenis vin.

MARGRETE

Ho, kiel pala vi estas -- kaj maljunigxinta; vi frostas.

REGXO SKULE

Mi ne frostas, -- sed mi estas laca, laca.

MARGRETE

Do envenu, kaj ripozu --

REGXO SKULE

Jes, jes; certe do baldaux estos la tempo ripozi.

SIGRID

(el la kapelo) Fine vi venis, frato!

REGXO SKULE

Sigrid! Cxu vi cxi tie?

SIGRID

Mi ja promesis, ke ni renkontigxus, kiam vi bezonus min en via plej
alta mizero.

REGXO SKULE

Kie estas via infano, Margrete?

MARGRETE

Gxi dormas en la sakristio.

REGXO SKULE

Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro cxi-nokte.

SIGRID

Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.

REGXO SKULE

_Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson.

MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD

(krocxas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! -- Mia
edzo!

REGXO SKULE

(rigardas ilin en emocio) Cxu vi amis min tiel alte, vi du? Mi
sercxis la felicxon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas
hejmon, kie mi povus trovi gxin. Mi cxasis amon tra peko kaj kulpo,
kaj neniam sciis, ke mi posedis gxin laux la legxo de Dio kaj la
homoj. -- Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraux kiu mi tiom
multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de
mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu
neniam jxetis sunbrilon sur vian vojon.

SINJORINO RAGNHILD

Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuragxus
riprocxi vin! Mi cxiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne
povas kusxi kulpo sur iu faro de vi.

REGXO SKULE

Cxu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?

SINJORINO RAGNHILD

De la unua tago, kiam mi vidis vin.

REGXO SKULE

(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj
virinoj, -- ho, tamen estas bele vivi!

SIGRID

(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi
erarvojigxos cxi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la
pordon.)

MARGRETE

Auxdu, auxdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!

SINJORINO RAGNHILD

Kiu frapas la pordon?

VOCXOJ

(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule
Bårdsson estas tie interne!

REGXO SKULE

Jes, li estas cxi tie interne; -- kion vi volas al li?

BRUANTAJ VOCXOJ

(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!

MARGRETE

Kaj per tio vi urbanoj kuragxas minaci?

UNU SOLA

Regxo Håkon kondamnis lin en Oslo.

IU ALIA

Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!

MARGRETE

Mi estas la regxino; mi ordonas al vi foriri de cxi tie!

VOCXO

Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la regxino, kiu tiel
parolas.

IU ALIA

Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la regxo kondamnis
lin!

SINJORINO RAGNHILD

Eniru en la pregxejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la
sangversxulojn proksimi al vi!

REGXO SKULE

Jes, en la pregxejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino,
mia filino; estas kvazaux mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas
perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)

PETER

(ekstere dekstre) Mia patro, mia regxo! _Nun_ vi baldaux havos la
venkon!

REGXO SKULE

(kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la pregxejan sxtuparon)

URBANO

(ekstere) Vidu, vidu! la pregxejrabisto grimpas trans la monahxejan
tegmenton!

ALIULOJ

Jxetu al li sxtonojn! Jxetu al li sxtonojn!

PETER

(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton)
Bonvenon, mia patro!

REGXO SKULE

(rigardas lin en teruro) Vin -- vin mi forgesis --! De kie vi
venas?

PETER

(sovagxe) Kie estas la regxido?

MARGRETE

La regxido?

REGXO SKULE

(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?

PETER

De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la
regxido estas en Elgisetro cxi-nokte.

MARGRETE

Dio!

REGXO SKULE

Tion vi faris! kaj nun?

PETER

Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monahxejo. --
Kie estas la regxido, virino?

MARGRETE

(kiu ekstaris antaux la pregxeja pordo) Gxi kusxas en la
sakristio!

PETER

Same bone se gxi kusxus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de
Olaf, -- mi ankaux ne timas sercxi la regxidon!

SINJORINO RAGNHILD

(krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!

MARGRETE

Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin cxiujn pro li!

REGXO SKULE

Li estis pura, kiel sxafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin
al mi; -- estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun
estas.

PETER

(sen lin auxskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu gxin,
mortigu gxin inter la brakoj de la regxino, -- tiuj estis la vortoj
de regxo Skule en Oslo!

MARGRETE

Peko, peko!

PETER

Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro
estas la regxo! cxar li posedas la grandan regxan penson!

LA URBANOJ

(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la pregxejrabisto; alie
ni ekbruligos la monahxejon!

REGXO SKULE

(kvazaux kaptita de forta decido) La granda, regxa penso! Jes _gxi_
estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi
devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovagxe de
peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraux mi
povas savi vin; mi povas savi nin cxiujn (krias al la fono) Atendu,
atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!

MARGRETE

(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?

SINJORINO RAGNHILD

(krocxas sin al li kun krio) Skule!

SIGRID

(fortiras ilin de li, kaj krias en sovagxa, brila gxojo:) Lasu lin,
lasu lin, vi virinoj; -- kreskas flugiloj cxe lia penso nun!

REGXO SKULE

(firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la cxiele elektitan, --
_tiun_ kiu realigus la grandan regxan faron en la lando. Rigardu min
pli proksime, vi erarvojigxinto! La regxaj cxifonoj, per kiuj mi
beligis min, ili estis pruntitaj kaj sxtelitaj, -- nun mi demetas
ilin unu post unu.

PETER

(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!

REGXO SKULE

La regxa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la
potencon de la Sinjoro, kiu povos fari gxin vero. Vi fidis mensogon;
turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.

PETER

(kun rompita vocxo) La regxa penso estas tiu de Håkon!

REGXO SKULE

Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas
min antaux vi, kaj staras kiel la plej simpla el cxiuj.

PETER

Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed
prenu min for de la tero; cxar cxi tie mi nun estas senpaca!
(glitfalas sur la pregxejan sxtuparon)

REGXO SKULE

Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali
por la vivotasko de aliulo; sed se li dauxrigu vivi, li devas vivi
por sia propra. -- Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaux ne
povas vivi por tiu de Håkon, -- sed mi povas fali por gxi.

MARGRETE

Ne, ne, vi neniam faru!

REGXO SKULE

(prenas sxian manon, kaj rigardas sxin milde) Cxu vi amas vian edzon,
Margrete?

MARGRETE

Pli alte ol cxio en la mondo.

REGXO SKULE

Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed
cxu vi ankaux povus elteni tion, ke li plenumu gxin?

MARGRETE

Sinjoro de la cxielo, donu al mi forton!

REGXO SKULE

Cxu vi povus, Margrete?

MARGRETE

(mallauxte en teruro) Ne, ne, -- ni devus disigxi, -- mi ne plu
kuragxus vidi lin!

REGXO SKULE

Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; -- estu
trankvila, Margrete, -- vi ne bezonos tion.

SINJORINO RAGNHILD

Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren
vi volas.

REGXO SKULE

(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? -- Cxi-nokte mi la unuan
fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta,
fidela edzino; -- tial ankaux ne devas esti kuna vivo inter ni du sur
la tero.

SIGRID

Mia regxa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi
scias, kiun vojon vi iru.

REGXO SKULE

Estas viroj, kiuj kreigxis por vivi, kaj viroj, kiuj kreigxis por
morti. Mia volo cxiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris;
tial mi neniam vidis la vojon klare antaux nun. Mian silentan hejman
vivon mi perfidis, gxin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraux
Håkon, mi povos pagi liberigante lin de regxa devo, kiu disigus lin
de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne
volas atendi regxon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe
kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos
min cxi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. -- Vidu, vidu,
supren! Vidu kiel gxi paligxas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu
estis tirita super mi! Jes, jes, -- Dio parolis, kaj mi komprenis
lin, kaj lia kolero silentigxis. Ne estas en la sanktejo de
Elgisetro, kie mi jxetos min teren por peti gracon de tera regxo; --
mi devas eniri en la altan pregxejon kun la stela volbo supere, kaj
estas al la regxo de la regxoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia
vivotasko.

SIGRID

Ne kontrauxstaru lin! Ne kontrauxstaru al la voko de Dio! Tagigxas;
tagigxas en Norvegio, kaj tagigxas en lia maltrankvila animo! Cxu ni
terurigitaj virinoj ne staris suficxe longe en kasxcxambroj,
terurfrapitaj kaj nin kasxantaj en la plej mallumaj anguloj,
auxskultante al la teruro, kiu farigxis ekstere, auxskultante al la
sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Cxu ni ne
kusxis palaj kaj sxtonigxintaj en la pregxejoj, kaj ne kuragxis
elrigardi, kiel la discxiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan
Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn
flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!

SINJORINO RAGNHILD

Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter
ni, kiam ni denove renkontigxos. (rapidas en la kapelon)

MARGRETE

Mia patro, adiaux, adiaux, -- milfoje adiaux! (sekvas _sinjorinon
Ragnhild_)

SIGRID

(malfermas la pregxejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru
cxiuj virinoj! Kunvenu en pregxo; sendu mesagxon supren kun kanto al
la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante
hejmen de sia neobeema vago sur la tero!

REGXO SKULE

Sigrid, mia fidela fratino, salutu regxon Håkon de mi; diru al li, ke
ecx en mia lasta momento mi ne scias, cxu li estas la regxe naskita,
sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis.

SIGRID

Mi donos al li vian saluton.

REGXO SKULE

Kaj ankoraux unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde
en Hålogalando; diru al sxi, ke sxia filo iris antauxe; li sekvis
min, kiam estis la plej granda dangxero por lia animo.

SIGRID

Mi faros.

REGXO SKULE

Diru al sxi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; sxi certe
renkontos lin denove pura kaj senkulpa.

SIGRID

Mi faros, -- (montrante al la fono) Auxdu, ili rompas la
sxlosilon!

REGXO SKULE

(montras al la kapelo) Auxdu, tie ili kantas lauxte al Dio por savo
kaj paco!

SIGRID

Auxdu, auxdu! Cxiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas --!

REGXO SKULE

(ridetas malgxoje) Ili sonorigas regxon al la tombo.

SIGRID

Ne, ili nun sonorigas vian gxustan kronadon! Adiaux, mia frato; lasu
la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj sxultroj; cxiu
peko kovrigxu sub _gxi_! Eniru, eniru en la grandan pregxejon, kaj
prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)

(Kantado kaj sonorigado dauxras dum la sekvo.)

VOCXOJ

(ekstere de la pordo) _Nun_ la sxlosilo estas for! Ne devigu nin
rompi la pregxejan pacon!

REGXO SKULE

Mi venos.

LA URBANOJ

Kaj ankaux la pregxejrabisto elvenu!

REGXO SKULE

Ankaux la pregxejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, cxu
vi estas preta?

PETER

Jes, mia patro, mi estas preta.

REGXO SKULE

(rigardas supren) Dio, mi estas malricxa viro, mi havas nur mian
vivon por doni; sed prenu gxin, kaj savu la grandan regxan penson de
Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.

PETER

Jen mia mano, patro.

REGXO SKULE

Kaj ne timu por tio, kio nun venos.

PETER

Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.

REGXO SKULE

Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la
urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni
venas libervole; sed ne haku lian vizagxon.

(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)

VOCXO

Ne celumu, ne sxparu; -- haku ilin kie ajn!

VOCXO de REGXO SKULE

Malhonore estas agi tiel al estroj!

(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton cxio farigxas silenta.)

VOCXO

Ili estas mortaj, ambaux! (La regxa korno auxdigxas.)

ALIA VOCXO

Jen venas regxo Håkon kun sia hirdo!

LA AMASO

Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!

GREGORIUS JONSSON

(haltas cxe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la
monahxejan korton)

DAGFINN BONDE

Malfelicxe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen
cxi tie, regxo Håkon!

HÅKON

(hezitante) La korpo gxene baras la vojon!

DAGFINN BONDE

Se Håkon Håkonsson volas antauxen, li devas iri trans la korpon de
Skule Bårdsson!

HÅKON

En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)

DAGFINN BONDE

Fine Vi povos iri al la regxa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi
havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la
landon, kaj tie _li_ kusxas, kiu estis al Vi la plej kontrauxa el
cxiuj.

HÅKON

Cxiuj jugxis lin malgxuste; estis enigmo pri li.

DAGFINN BONDE

Enigmo?

HÅKON

(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de
Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.

(La kantado de la virinoj sonas pli lauxte el la kapelo; cxiuj
sonoriloj dauxre sonoras en Nidaros.)

Kurteno






End of the Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ ***

***** This file should be named 26480-8.txt or 26480-8.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/6/4/8/26480/



Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.net/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.net

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.net),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.net

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.